Zoltán Závodszky

Zoltán Závodszky [zAvodski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Závodszky Zoltán estis hungara operkantisto (tenoro), tradukisto, altlerneja instruisto. Lia unua edzino estis Piroska Tábori.

Zoltán Závodszky
Persona informo
Naskonomo Závodszky István Zoltán
Naskiĝo la  18-an de julio 1892(nun 1892-07-18)
en Hungario Bátorkeszi (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 8-an de oktobro 1976
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Piroska Tábori
Okupo
Okupo operkantisto • Literatura tradukisto • voĉa instruisto
vdr

Zoltán Závodszky [1] naskiĝis la 18-an de julio 1892 en Bátorkeszi (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bátorove Kosihy en Slovakio), li mortis la 8-an de oktobro 1976 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio redakti

Zoltán Závodszky eklernis en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Lia majstro pri kanto estis de:Georg Anthes, pri orgenludo Dezső Antalffy-Zsiross, pri komponado Leó Weiner, Zoltán Kodály kaj Viktor Herzfeld. En la jaroj 1920 kaj 1921 li ricevis stipendion en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Inter 1921 kaj 1948 li estis en la Operejo en la statuso privata kantisto. En 1943 li iĝis eterna membro de la Operejo. Dum la nazia erao li ne ricevis rolojn, ĉar lia edzino estis judo. Li estis dum jardekoj la ĉefkantisto de operoj de Richard Wagner. Post la pensiuliĝo li instruis en la Muzikakademio, poste en simila instituto en Vieno. Li tradukis plurajn operojn kaj kantojn.

Lia edzino sinmortis pro adulto de Závodszky, poste Závodszky denove edziĝis, idojn li ne havis.

Elektitaj roloj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti