Zoo de Londono

La Zoo de Londono (angle London Zoo) estas la tutmonde unua bestoĝardeno, kiu donis al si la nomon "zoologia ĝardeno" kaj sekve jam en la nomo akcentis la sciencan, bestosciencan karakteron de la institucio.

Zoo de Londono
zoo
bestoĝardeno [+]

LandoBritio

SituoLondono
- koordinatoj51° 32′ 8″ N, 0° 9′ 21″ U (mapo)51.535555555556-0.15583333333333Koordinatoj: 51° 32′ 8″ N, 0° 9′ 21″ U (mapo)
Areo36 km² (3 600 ha) [+]

Estiĝo27-a de aprilo 1828
PoŝtkodoNW1 4RY [+]

Zoo de Londono (Granda Londono)
Zoo de Londono (Granda Londono)
DEC
Zoo de Londono
Zoo de Londono

Map
Zoo de Londono

Vikimedia Komunejo:  London Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
nutro de la pingvenoj en la zoo de Londono

En la zoo laŭ la stato de la jaro 2006 vivas 2236 bestoj el 732 specioj.

La institucio dum la jaro 1828 malfermiĝis kiel kolekto de besto por sciencaj, esploraj celoj kaj komence nur alireblis por membroj de la zoologia societo. Por la publiko ĝi malfermiĝis dum la jaro 1847.

La zoo situas ĉe la norda fino de la Reganta Parko (angle Regent’s Park) en Londono. Kanalo (la Regent’s Canal) samkiel la ringŝoseo Outer Circle dividas la teritorion. La zoon posedas kaj administras la "Zoologia Societo de Londono" (Zoological Society of London), kiu ankaŭ posedas la "parkon Whipsnade de sovaĝaj bestoj" (angle Whipsnade Wild Animal Park) en Bedfordshire, kie vivas la pli grandaj bestoj, kiel elefantoj kaj rinoceroj.

La zoo ne nur estis la tutmonde unua science gvidita zoologia ĝardeno, ĝi ankaŭ havis la unuan domon por reptilioj (1849), la unuan akvarion (1853), la unuan domon por insektoj (1881) kaj la la unuan "porinfanan zoon" (1938).

Arkitekturo redakti

 
la domo por kameloj de la zoo ĉirkaŭ la jaro 1835

De la komenco pri la arkitekturo de la zoaj konstruaĵoj respondecis gvidaj arkitektoj:

  • la Clock Tower ("horloĝturo", dum 1828 konstruita por lamoj kaj la domo por ĝirafoj (1836–1837) estis konceptitaj de Decimus Burton,
  • la Mappin Terraces (1913–1914) estis planitaj de Sir Peter Chalmers Mitchell kaj John James Joass,
  • la baseno por pingvenoj (1934), la "ronda domo" (1932–1933) por la goriloj kaj la "kiosko de la norda pordego" (1936) estis konceptitaj de Berthold Lubetkin,
  • la birdejo Snowdon aviary (1962–1964) projektiĝis de 'Lord Snowdon, Cedric Price kaj Frank Newby, kaj
  • la eksa domo por elefantoj kaj rinoceroj (1962–1965) de Sir Hugh Casson kaj Neville Conder.

Famaj bestoj redakti

La egiptia hipopotamo Obajŝ de sia alveno dum la jaro 1850 ĝis la morto dum 1878 estis aparta vidindaĵo, kiu parte altiris ĝis 10.000 da vizitantoj ĉiutage al la zoo. La elefanto Ĝumbo ekde la jaro 1865 same estis aparta altiraĵo, Aparte pro la granda atento, kiun krom la publiko ankaŭ la gazetaro donis al la besto, la vendo de la elefanto al la usona cirkoposedanto P. T. Barnum iĝis nacia skandalo. Dum la jaro 1914 la zoo ricevis nigran urson, kiu baptiĝis Winnie, donace de kanada oficiro. La aŭtoron Alan Alexander Milne la urso inspiris al la rakontoj pri Winnie-la-Pu.

Apartaj eventoj redakti

De la 26-a ĝis 29-a de aŭgusto 2005 la zoo en la kaĝego por ursoj ekspoziciis ok homojn kiel aparta bestospecio. La kampanjo celis videbligi la apartenon de la homo al la bestaro kaj montri, ke la aparta disvastiĝo de la homa specio estas granda problemo por la aliaj bestoj.

En la londona zoo krome ankaŭ jam pli ofte okazis filmadoj por kinejaj filmoj. Interalie dum la jaro 2001 en la reptiliejo okazis la filmado de la sceno kun serpento en la kineja filmo Hari Poter kaj la ŝtono de la saĝuloj. La zoo estas malfermita ĉiutage de 9:00 a.m. ĝis 6:00 p.m.[1]

Notoj redakti

  1. Zoo de Londono. Arkivita el la originalo je 2022-12-8. Alirita 2022-12-8.

Eksteraj ligiloj redakti