Zruč nad Sázavou

urbo en Ĉeĥio

Zruč nad Sázavou estas urbo en Ĉeĥio, Mezbohemia regiono, distrikto Kutná Hora, en valo de la rivero Sázava, 6 km de elveturejo n-ro 56 el aŭtoŝoseo n-ro D1 (E50), (E65), ĉe fervoja linio Čerčany - Světlá nad Sázavou kaj linio Kutná Hora - Zruč nad Sázavou. Vivas ĉi tie 4 767 loĝantoj (2023).

Zruč nad Sázavou
germane Srutsch an der Sasau
urbo
Kastelo en Zruč nad Sázavou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zruč nad Sázavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kutná Hora
Administra municipo Zruč nad Sázavou
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasazava montetaro, Montetaro Křemešník, Vlaŝima montetaro
Memorindaĵo Zruč nad Sázavou kastelo
Rivero Sázava
Situo Zruč nad Sázavou
 - alteco 344 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 38″ N 15° 05′ 46″ O / 49.74389 °N, 15.09611 °O / 49.74389; 15.09611 (mapo)
Areo 16,41 km² (1 641 ha)
Loĝantaro 4 767 (2023)
Denseco 290,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1328
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 285 22
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0205
NUTS 5 CZ0205 534633
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zruč nad Sázavou
Retpaĝo: www.mesto-zruc.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka II, Hulice, Soutice, Chabeřice, Zbraslavice, Řendějov, Slavošov kaj Dolní Pohleď.

Historio redakti

La plej malnovaj skribaĵoj pri la urbo Zruč nad Sázavou devenas el la jaro 1328, kiam la vilaĝon posedis Chvalkovští el Ledec. Sed la legendo diras, kaj antikvaj fortikaĵoj tion atestas, ke jam ĉirkaŭ la jaro 1100 ĉi tie super la rivero Sázava staris burgo. Poste, en la jaro 1355 ĝi estis havaĵo de familiaro Kolovrat, kiuj loĝis ĉi tie preskaŭ 200 jarojn. En la jaro 1561, dum regado de familiaro Kalenic, estis Zruč nad Sázavou promociita je urbo. Kiel la urba blazono estis akceptita familiara blazono de Kalenic - du kunligitaj arĝentaj bubalaj kornoj sur ruĝa kampo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 496
18801 501
18901 463
19001 430
19101 524
19211 469
JaroLoĝantoj
19301 422
19504 191
19613 915
19704 433
19804 960
19915 264
JaroLoĝantoj
20015 020
20144 799
20164 719
20174 714
20184 758
20194 750
JaroLoĝantoj
20204 861
20214 616
20224 709
20234 767

Partoj de urbo redakti

Urbo Zruč nad Sázavou konsistas el kvin partoj:

  • Domahoř (k. t. Zruč nad Sázavou)
  • Dubina (k. t. Zruč nad Sázavou)
  • Nesměřice (ankaŭ nomo de k. t.)
  • Zruč nad Sázavou (ankaŭ nomo de k. t.)
  • Želivec (ankaŭ nomo de k. t.)

Memorindaĵoj redakti

Kastelo redakti

En la dua duono de 16-a jarcento Kalenicoj rekonstruis la burgon je renesanca kastelo. Post incendioj en la jaroj 1781 kaj 1826 estis la kastelo riparita en baroka stilo (1878) kaj post la tria incendio (1871) en la jaroj 1891 - 1894 arĥitekto Vejrych rekonstruis ĝin por Jan Schebek en romantika novgotika stilo. En la jaro 1948 estis la kastelo ŝtatigita, sed antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis al posteuloj de familiaro Schebek redonita. Municipo Zruč nad Sázavou en la jaro 2003 la kastelon aĉetis kaj rekonstruis inkluzive de la parko, kiun ĝi ricevis de grafo Schebek donace. En la parko kaŭzis gravajn damaĝojn ventego, kiu ĉi tie furiozis en la jaro 2008. Solena malfermo de la kastelo por publiko estis en la jaro 2010. En teretaĝo estas informcentro kun ebleco tie aĉeti memorobjektojn, kaj muzeo pri estiĝo de origina burgo, poste kastelo kun parko kaj pri posedantoj de nomataj memoraĵoj. Krom tio oni ĉi tie trovas tutan historion pri la fondo de nova urbo Zruč nad Sázavou, inkluzive de fabriko por produktado de infanaj ŝuoj fare de fabrikisto Tomáš Baťa en la jaro 1939.

En la unua etaĝo oni povas vidi kastelajn ĉambrojn kun iliaj ekipaĵoj kaj kapelon de Sankta Johano Nepomuka. En la dua etaĝo estas la tutŝtata ekspozicio de pupoj kaj granda porokaza ekspozicia salono. De ĉi tie per ŝtuparo oni povas ascendi la kastelan turon kun belega panoramo al ĉiuj direktoj.

La kastelo estas nuntempe perlo de novgotiko en la tuta Sázava-regiono.

Preĝejo redakti

Apud la kastelo troviĝas preĝejo de Altigo de Sankta Kruco, origine frugotika el la fino de 13-a jarcento. La navo estis nove konstruita post incendio en la jaro 1781. La preĝejo estas ununava, oblonga kun prisma turo kaj ekstera ŝtuparo en okcidenta fronto, kun tri oblongaj kapeloj sur la suda flanko. Apud la norda flanko de presbiterejo estas alkonstruita sakristio. La presbiterejo estas volbita kruce sur ripoj, la navo kaj kapeloj estas platplafonaj, la ĥorejo estas ligna.

La ĉefaltaro estas rokoka el tempo post la jaro 1750 kun bildo de Krucumado. La flankaj altaroj estas ankaŭ rokokaj el la 18-a jarcento, la predikejo el la jaro 1913. En unu el la kapeloj estas valora bildo de sidanta Johano Baptisto el la unua duono de 18-a jarcento, en la navo estas renesanca stana baptujo datita 1603. En fenestroj de la presbiterejo estas vitrobildoj laŭ koncepto de A. Liebscher.

Kapelo de Sankta Jozefo redakti

Funebra kapelo redakti

Ostejo redakti

Interesaĵoj redakti

Valbaraĵo redakti

En 70-aj jaroj en urba parto Nesměřice estis konstruita sur la rivero Želivka valbaraĵa digo, kiu retenas akvon en granda lago el kiu estas provizata ĉeĥa ĉefurbo Prago kaj ĝia vasta ĉirkaŭaĵo per trinkakvo.

Eksteraj ligiloj redakti