Zsigmond Bürger [ĵigmond burger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bürger Zsigmond estis hungara violonĉelisto, muziklerneja instruisto.

Zsigmond Bürger
Zsigmond Bürger
Zsigmond Bürger
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1856 (1856-02-08)
en Vieno
Morto 14-an de majo 1908 (1908-05-14) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto
vdr

Zsigmond Bürger [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1856 en Vieno, li mortis la 14-an de majo 1908 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsigmond Bürger devenis el juda familio. Liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Gustav Nottebohm kaj David Popper. Li debutis en gimnazio en 1872, sed la oficiala debuto okazis en la sekva jaro. Li faris koncertvojaĝojn al Aŭstrio-Hungario, Germanio, Francio, Rusa Imperio, Turka Imperio, Danio kaj Britio. Li muzikadis ekzemple kun Henryk Wieniawski. Li havis violonĉelistajn postenojn en operejoj de Vieno kaj Munkeno. Li fondis violonkvartetojn en 1876 kaj 1894 kun Dragomir Krančević, respektive kun Vilmos Grünfeld. De 1887 ĝismorte li estis la unua violonĉelisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1894 li ankaŭ instruis en muziklernejo (nun jam konservatorio). Kelkfoje li komponadis.

Lia kontribuo redakti

  • Művészpályám emlékei (1895, kvazaŭ memuaro)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti