Zsigmond Gyallay-Pap

GYALLAY-PAP Zsigmond (djallai) estis rumanuja hungara ĵurnalisto naskita en Torda la 7-an de junio 1909 kaj mortinta en Englewood, (Nov-Ĵerzejo, Usono) la 1-an de majo 1975. Li estis filo de Domokos Gyallay

Biografio redakti

Zsigmond Gyallay-Pap finis la mezlernejon en unitariisma kolegio de Kluĵo kaj en la germanlingva evangelia gimnazio de Bistrița en 1927, poste li studis juron en Kluĵo. Je la komenco de la 1930-aj jaroj li estis kunlaboranto de la gazeto Erdélyi Fiatalok kaj li venkis en la konkurso „Hogyan tanulmányozzam a falu életét? ” (Kiel oni esplori la vivon de vilaĝo?). Lia laboraĵo aperis disvastigite en 1931 kun titolo A nép és az intelligencia (La popolo kaj la intelektularo) en kajerserio kiel la 1-a numero (Az Erdélyi Fiatalok Falu-füzetei). Kiel kunlaboranto de la gazeto Kévekötés li priskribis la vivon de la junuloj laborintaj en urboj (konstanta serio titolita Áron levelei (leteroj de Arono)). En 1937-38 li faris studvojaĝon en Danio kaj li sendis rapotaĵojn al gazeto Magyar Nép. En la 1940-aj jaroj li translokiĝis en Finnlandon kun sia finna edzino.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]