Zsigmond Kovács [ĵigmond kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Zsigmond estis hungara katolika pastro, abato, prelato, episkopo.

Zsigmond Kovács
Zsigmond Kovács
Zsigmond Kovács
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1820 (1820-10-21)
en Bánokszentgyörgy
Morto 28-an de junio 1887 (1887-06-28) (66-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pázmáneum
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Zsigmond Kovács[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1820 en Bánokszentgyörgy, li mortis la 28-an de junio 1887 en Veszprém (urbo).

Biografio redakti

Zsigmond Kovács frekventis gimnaziojn komence en Nagykanizsa, poste en Varasd, kie li ankaŭ lernis kroate. Li studis en Pécs, poste en seminario de Veszprém, inter 1837–1841 en Pázmáneum. Li doktoriĝis en Vieno en simila instituto, en 1844 li pastriĝis. Depost mallonga preĝeja servo li estis inspektoro en seminario de Pest (urbo) (1845-1850), krome li instruis ankaŭ en Reĝa Universitato de Pest. Pli poste li ricevis plurajn postenojn en episkopejo de Veszprém. Li akiris pli altajn ekleziajn postenojn:

Inter 1869 kaj 1874 li estis episkopo de Pécs, li partoprenis en sinodo de Vatikano en 1870. En 1874 li ricevis la titolon reĝa "vera interna sekreta konsilisto", en la sama jaro li ŝanĝis la episkopan tronon al Veszprém. Li ricevis aŭstran imperiestran premion en 1885. Li estis entombigita en Baziliko de Veszprém.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Korkérdések. 1. füzet. A pápa világi fejedelemsége. (1850)
  • Főpásztori körlevél. A bőjtnek idejére a vallásos nevelésről. (1874)
  • Főpásztori körlevél, mely a bűn titkát fejtegeti. (1880)

Fontoj redakti

Referencoj redakti