Zsolt András Varga

Zsolt András Varga [ĵolt andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Zsolt András estas hungara juĝisto, konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto.

Zsolt András Varga
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1968 (1968-06-20) (55-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándKatolika Universitato Pázmány Péter
Okupo
Okupo jurosciencisto • akademiulo • akuzisto
vdr

Zsolt András Varga[1] naskiĝis la 20-an de junio 1968 en Târgu Mureș (Rumanio).

Biografio redakti

Zsolt András Varga apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1995, poste li estis kolegia edukisto, post la diplomo li instruis en la universitato ĝis 2013. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1993 li havis postenon en la prokurorejo, post la diplomo li laboris en la parlamenta oficejo. Inter 2000–2006 kaj 2010–2013 li estis vicĉefprokuroro, inter 2006-2010 titulara ĉefprokuroro. Inter 2004–2009 li instruis en Universitato István Széchenyi kaj ekde 2004 en Katolika Universitato Péter Pázmány. Li atingis la instruajn titolojn katedrestro en 2008, profesoro en 2012, dekano inter 2013-2016. Intertempe en 2003 li akiris sciencan gradon Ph.D., lia habilitiĝo okazis en 2010. Li membriĝis en Komisiono de Venecio en 2013. Inter 2014–2020 li estis konstitucia juĝisto, poste gvidanto de la ĉefjuĝejo. En 2019 li akiris bakalaŭron pri pastra laboro. Li ricevis premiojn inter 1995- 2019.

Fontoj redakti

Referencoj redakti