ERŐSS Zsolt (eroeŝ) estas hungara montgrimpanto, la unua hungara civitano surgrimpinta la monton Ĉomolungmon en 2002. Li naskiĝis en Miercurea Ciuc la 7-an de marto 1968 kaj li mortis ? la 21-an de majo 2013 en Kangchenjunga.

Zsolt Erőss
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1968 (1968-03-07)
en Miercurea Ciuc
Morto 21-an de majo 2013 (2013-05-21) (45-jaraĝa)
en Kangchenjunga
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo montgrimpanto
TTT
Retejo http://hoparduc.hu
vdr

Biografio redakti

Zsolt Erőss infaniĝis en Jolotca kaj Lacul Roşu, la liceon li finis en Gheorgheni. Li komencis montgrimpi en 1981 en Cheile Bicazului. En 1988 li translokiĝis kun sia patrino kaj pli aĝa frato en Hungarujon. Li estis la gvidanto de ekspedicio, kiu unuafoje en la historio de la hungara montgrimpado surgrimpis en 2002 la Ĉomolungmon. La 2-an de januaro 2010 li suferis akcidenton en Magas-Tátra, kaj oni devis amputi lian dekstran kruron sub genuo. En marto 2010 li komencis iri per protezo kaj en junio li revenis al montgrimpado. La 20-an de majo 2013 Zsolt Erőss kune kun Péter Kiss atingis la Kangchenjungan (Kangchendzonga), sed dum la revenado ili malaperis. La 22-an de majo la gvidantaro de la ekspedicio sekve de malsukcesa serĉado anoncis ilin malaperintojn.

Ĉefaj plenumaĵoj redakti

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Földes András: Erőss Zsolt, a Mount Everest első magyar megmászójának története, Jaffa Kiadó, Budapest, 2002, ISBN 9638627557

Fonto redakti