Zsolt Gárdonyi [ĵolt gArdonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gárdonyi Zsolt estas hungardevena germana komponisto, orgenisto, altlerneja instruisto. Li estas la filo de Zoltán Gárdonyi.

Zsolt Gárdonyi
Persona informo
Naskonomo Gárdonyi Zsolt
Naskiĝo 21-an de marto 1946 (1946-03-21) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
TTT
Retejo http://www.gardonyi.de/
vdr

Zsolt Gárdonyi [1] naskiĝis la 21-an de marto 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsolt Gárdonyi studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1964-1968. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Gergely, György Ferenczy (pianisto), Endre Szervánszky kaj Ferenc Farkas (komponisto). En la lernojaro de 1969 li akiris 3 diplomojn (eklezia muziko, orgeno kaj muzikteorio) en Muzikarta Altlernejo de Detmold. Post siaj studoj li vivis plu en Okcidenta Germanio, ankaŭ lia patro alvenis kun ŝtata permeso. Inter 1971 kaj 1976 Zsolt Gárdonyi estis preĝeja korusestro kaj orgenisto en Wildeshausen, krome li instruis en Altlernejo de Detmold, poste en simila lernejo de Würzburg inter 1975 - 2011. Li estis gastinstruisto en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt inter 2001 - 2004. Li ricevis germanan kaj hungarajn premiojn inter 1979-2016.

Elektitaj libroj redakti

  • Kontrapunkt - dargestellt an Fugenstrukturen bei J. S. Bach (1980, 1991)
  • Harmonik (1990, 2002; kunverkinto)
  • La struttura della fuga (1996))

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • "Preludio con fuga" (por orgeno)
  • "Mozart Changes" (por orgeno)
  • "Grand Choeur" (por orgeno)
  • "Hommage à J. S. Bach" (por orgeno)
  • "Hommage à F. Liszt" (por orgeno)
  • "Magnificat" (por orgeno, violonoj kaj mezosoprano)
  • "Blues" (por orgeno kaj trumpeto)

Elektitaj disĉiploj redakti

  • Claus Kühnl

Fontoj redakti

Referencoj redakti