Zsolt Khell
Zsolt Khell [ĵolt kel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Khell Zsolt estas hungara dekoraciisto, altlerneja instruisto. Lia frato estas Csörsz Khell.
Zsolt Khell [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1954 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Zsolt Khell frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en konstruteknika altlernejo (1973–1975), poste en Industriarta Altlernejo (1976-1981). Li okupiĝas pri planado de teatraj dekoracioj ekde 1979. Inter 1982 kaj 1984 li laboris en ministerio pri trafiko, poste jam en Teatro Hevesi Sándor. Li apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1986–2009), poste li estas entreprenisto kaj li libere elektas laborojn. Li instruas ankaŭ en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Li ricevis diversajn premiojn inter 1990-2013. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj dekoraciaĵoj redakti
- Molière:
- La Avarulo (1984)
- Mizantropo (1991, 1998)
- William Shakespeare:
- Hamleto
- Romeo kaj Julieta (1992)
- Kiel plaĉas al vi (1995)
- Somermeznokta sonĝo (2010, 2012)
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo (2006)
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj (1985, 2006, 2009)
Elektitaj filmaj dekoraciaĵoj redakti
- Zsigmond Móricz: Rokonok (2006)
- A részleg (1994)
- A másik ember (1988)
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1983, 1998)
- Novi Sad (1987, 1990)
- Prago (1988, 1991, 1994)