Zsuzsa Dósa
Zsuzsa Dósa [ĵuĵa dOŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dósa Zsuzsa estas slovaka-hungara aktoro, instruisto. Ŝia persoma nomvarianto estis Zsuzsanna.
Zsuzsa Dósa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1967 (56-jaraĝa) en Rimavská Sobota |
Lingvoj | slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Slovakio • Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsuzsa Dósa[1][2] naskiĝis la 11-an de majo 1967 en Rimavská Sobota (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio redakti
Zsuzsa Dósa apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio, respektive Slovakio. Ŝi lernis en Hodejov kaj en sia naskiĝurbo, ekde 1987 ŝi havis rolojn en Košice. Intertempe ŝi akiris aktoran diplomon en en:Academy of Performing Arts in Bratislava en 1993. Ŝi komencis sian aktoran karieron en hungarlingva teatrejo de Komárno. Inter 1994–2008 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Győr). En 2004 ŝi fondis lernejon pri aktoroj kaj ekde la sama jaro ŝi ofte ricevas rolojn en teatro de Szarvas. Tie ŝi ludis kaj hungare kaj slovake. En 2012 ŝi estis levita al arta gvidanto. Ŝi ricevis premiojn inter 1991-2005.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo (2008) -
- La Dresado de la Megero - Kata
- Romeo kaj Julieta (2003) -
- Othello (2002) -
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj (2001) -
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe (2007) - Sophie
- István Örkény: Macskajáték (2000)
- Ferenc Molnár: A hattyú (2006)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Komédiások (hungara televizia serio, 2000) - Erzsike
- Zsaruvér és Csigavér I. (hungara televizia serio, 2001)
- Intrigy (slovaka filmo, 2012)
- Guvernantka (slovaka filmo, 2012)