Zuchwil

komunumo de Svislando

Zuchwil [Zuĥvil] estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 8 684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Zuchwil
Blazono de Zuchwil
Blazono de Zuchwil
Blazono de Zuchwil
Komunuma administrejo de Zuchwil
Komunuma administrejo de Zuchwil
Komunuma administrejo de Zuchwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 609175 / 228298 (mapo)47.2055555555567.5597222222222Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 34′ O; CH1903: 609175 / 228298 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8684
Areo 4,63 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 4528
Komunumkodo 2534
Mapo de Zuchwil
Mapo de Zuchwil
Mapo de Zuchwil
vdr

Geografio redakti

Zuchwil situas oriente de la kantonĉefurbo Soloturno ĉe la norda bordo de la rivero Aro. Ĝian orientan limon forma la rivero Emme, kiu en la nordorienta angulo de Zuchwil alfluas la Aron. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de Soloturno, kun kiu ĝi estas komplete ligita.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,63 km², de kiuj 19,2% estas kovritaj de arbaro, 24,8% servas por agrikulturo kaj 52,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Feldbrunnen-Sankt Niklaus kaj Riedholz, en oriento al Luterbach kaj Derendingen, en sudo al Biberist, kaj en okcidento al Soloturno.

Trafiko redakti

Kvankam tra Zuchwil pasas du trajnlinioj, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. La ĉefstacidomo de Soloturno, kiu situas rekte ĉe la nordokcidenta komunumlimo de la komunumo, tamen atingeblas ek de la centro de Zuchwil en dek minutoj piede, kaj la komunumo estas pere de la loka buslinio n-ro 6 konektita al la loka busreto de Soloturno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zuchwil datiĝas el la jaro 1052 kiel Zuchwile. En la komunumo tamen jam en romia tempo ekzistis homaj setlejoj, kiel pruvis la restaĵo de romia bieno kaj la ŝoseo de romia strato. En la jaro 1365 la urbo Soloturno akiris de la Grafoj de Buchegg la jurisdikcion pri Zuchwil kaj en la jaro 1501 ankaŭ la regado transiris al Soloturno.

1817 la kadavro de Tadeusz Kościuszko estis enterigita en la tombejo de Zuchwil, ĝis ĝi poste estis rehejmigita al la reĝa tombejo en Krakovo en Pollando.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti