Zujo

loĝloko en Krimeo
(Alidirektita el Zujo (Belogorska distrikto))

Zujo[1] (ruse Зуя, ukraine Зуя, krime-tatare Zuya) estas urbotipa loĝloko de Belogorska distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo ĉe la samnoma rivero 22 kilometrojn for de Belogorsko kaj 21 kilometrojn for de Simferopolo. Zujo estas administra centro de la Zuja komunumo.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Zujo
ruse Зуя
ukraine Зуя
krime-tatare Zuya
Apartenas al: Belogorska distrikto, Zuja komunumo
Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 19′ O (mapo)45.05527777777834.320277777778Koordinatoj: 45° 3′ N, 34° 19′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~220 m
Loĝantaro: 8 500 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97630
Telefonkodo: +380-6559
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Zujo (Krimeo)
Zujo (Krimeo)
DMS
Zujo
Zujo
Zujo
Situo de Zujo sur la mapo de Krimeo
vdr

En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 8,5 mil homoj, plejparte rusoj (ĉ. 46%), ukrainoj (26%) kaj krime-tataroj (22%). La loĝloko estas signifa agrikultura centro; en ĝi estas 2 mezlernejoj, infanĝardeno, hispitalo, kulturcentro.

Tra Zujo pasas la aŭtovojo Simferopolo-Teodozio. En la loĝloko estas busa stacio; la busa trafiko ligas la loĝlokon al Belogorsko, Sudako, Simferopolo kaj Sebastopolo.

Referencoj redakti

  1. Jam la referenca esperantlingva "poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapoj 15 kaj 17 esperantigas la urbon Zujo.


La loĝlokoj de la Belogorska distrikto

Urboj Belogorsko
Urbotipaj loĝlokoj Zujo
Vilaĝoj: AleksandrovkaAleksejevkaAnnovkaAromatnojeBalanovoBalkiBarabanovoBelaja SkalaBogatojeCvetoĉnojeĈeremisovkaĈernopoljeGorlinkaGolovanovkaDivnojeDolinovkaDozornojeĤlebnojeJabloĉnojeJakovlevkaJelenovkaKarasjovkaKizilovkaKirpiĉnojeKrasnaja SlobodaKrasnogorskojeKrasnosjolovkaKrivcovoKrimskaja RozaKriniĉnojeKurortnojeKurskojeLitvinenkovoLeĉebnojeLugovojeMalinovkaMeĵgorjeMeleĥovoMelniĉnojeMelnikiMiĉurinskojeMironovkaMuromskojeNekrasovoNiĵnije OreŝnikiNovoaleksandrovkaNovogrigorjevkaNovoĵilovkaNovokljonovoOpitnojePavlovkaPĉelinojePetrovoPovorotnojeProlomRadostnojeRodnikiRusakovkaRusskojeSennojeSevernojeSinekamenkaTopoljovkaTurgenevoUĉebnojeUdarnojeUkrainskojeUljanovkaVasiljevkaVerĥnije OreŝnikiViŝennojeViŝnjovojeVladimirovkaZareĉjeZelenogorskojeZemljaniĉnojeZibini
Loĝloketoj OvraĵkiPaseĉnoje