Zuzgen

komunumo de Svislando

Zuzgen estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 848 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Zuzgen
Blazono de Zuzgen
La preĝejoj de Zuzgen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 31′ 35″ N 7° 54′ 0″ O / 47.52639 °N, 7.90000 °O / 47.52639; 7.90000 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 35″ N 7° 54′ 0″ O / 47.52639 °N, 7.90000 °O / 47.52639; 7.90000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 848
Areo 8,40 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 4315
Komunumkodo 4264
Mapo de Zuzgen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Zuzgen situas inter montetoj de la Tavola Ĵuraso en la meza Möhlin-Valo, kiun trafluas la rivereto Möhlinbach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,40 km², de kiuj 2,89 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,45 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 637 m s.m. en la sudo de la komunumo, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 360 m s.m. borde de la rivereto Möhlinbach ĉe la komunuma limo al Zeiningen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordokcidento al Zeiningen, en nordo al Mumpf, en nordoriento al Obermumpf, en sudoriento al Hellikon, kaj en sudokcidento al Buus (Kantono Bazelo Kampara).

Trafiko redakti

La komunumo Zuzgen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio den Möhlin al Wegenstetten.

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 troviĝas proksimume 6 kilometroj nordokcidente en Rheinfelden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zuzgen datiĝas el la jaro 1288 kiel Zuzchon.

En mezepoko la plej gravaj bienposedantoj en Zuzgen estis la Monaĥejo Säkingen kaj la Habsburgoj estis la regantoj kaj posedantoj de la alta jurisdikcio pri la vilaĝo. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Zunzgen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Rheinfelden.

Eksteraj ligiloj redakti