Zuzwil BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Zuzwil BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Zuzwil.

Zuzwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 562 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Zuzwil
Blazono de Zuzwil
Blazono de Zuzwil
Blazono de Zuzwil
Ĉefstrato de Zuzwil
Ĉefstrato de Zuzwil
Cĥefstrato de Zuzwil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 3′ 6″ N 7° 28′ 21″ O / 47.05167 °N, 7.47250 °O / 47.05167; 7.47250 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 6″ N 7° 28′ 21″ O / 47.05167 °N, 7.47250 °O / 47.05167; 7.47250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 562
Areo 3,46 km²
Alteco 565 m super marnivelo
Poŝtkodo 3303
Komunumkodo 0557
Mapo de Zuzwil
Mapo de Zuzwil
Mapo de Zuzwil
vdr

Geografio redakti

Zuzwil situas sur la orienta flanko de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 12 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 601 m s.m. la monteto Rüeggisbüel. La okcidentan komunumlimo formas grandparte la rojo Woolibach, alfluanto de la rivero Urtenen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Zuzwil kaj la setlejoj Rüggisbüel, Gagler kaj Strückli, kaj pluraj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,46 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 66,8% servas por agrikulturo kaj 7,51% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zuzwil limas en nordo al Iffwil, en oriento kaj sudoriento al Jegenstorf, en sudsudokcidento al Deisswil ĉe Münchenbuchsee, en sudokcidento al Rapperswil, kaj en okcidento al Bangerten.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la konekta vojo n-ro 1301 de Münchenbuchsee al Mülchi, kiu kruciĝas en la vilaĝa vojo per flanka vojo de Jegenstorf al Bangerten. Per poŝtaŭtolinio de Jegenstorf al Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 5 kilometrojn sude apud Münchenbuchsee.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zuzwil datiĝas el la jaro 1261 kiel Zuzwiler. Sekvis poste la variantoj Zuzewile en la jaro 1279, Zutzwilr en la jaro 1302 kaj Zutzewile en la jaro 1315. Okaze de la unua menciko Zuzwil estis transdonita al la kavaliroj de Schüpfen. Ek de la 14-a jarcento la johanita komandorejo kaj la Monaĥejo Fraubrunnen estis gravaj bienposedantoj en Zuzwil. En la jaro 1406 la urbo Berno akiris la suverenecon pri la regiono, kaj Zuzwil estis atribuita al la kampartribunalo de Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la helveta distrikto Zollikofen. Ek de 1803 ĝi formis parton de la distrikto Fraubrunnen kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis atribuita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti