Zwickau

komunumo de Saksio en Germanio

Zwickau [CVIkaŭ] - en la saksa dialekto de la germana ankaŭ „Zwigge“ - estas urba komunumo en Saksio, federacia lando de Germanio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 87 172 loĝantojn. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi havis la statuson de eksterdistrikta urbo, ekde tiam ĝi estas la administra centro de nova distrikto Zwickau.

Zwickau
Blazono
Zwickau (Germanio)
Zwickau (Germanio)
DEC

Map

Flago
granda distrikturbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Zwickau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0375, 03761 (urboparto Hartmannsdorf), 037604 (urboparto Oberrothenbach)
Poŝtkodo 08056–08067
Aŭtomobila kodo Z, WDA
Oficiala Municipokodo 14524330
NUTS DED13
Subdivido 5 urbodistriktoj kun 35 urbopartoj (kvartaloj)
Politiko
Komunumestro Pia Findeiß
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hauptmarkt 1
08056 Zwickau
Demografio
Loĝantaro 87172 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 12° 30′ O (mapo)50.71888888888912.496111111111Koordinatoj: 50° 43′ N, 12° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 267 m
Areo 102,54 km²
Oficiala retejo https://www.zwickau.de/
vdr

Unuafoje dokumente menciita en la jaro 1118, ĝi rapide evoluis al fama komercocentro. Al tio kontribuis minekspluato kaj diversspecaj metiejoj, same kiel la favora situo apud la komercostrato inter Altenburg kaj Prago. En la 19-a jarcento Zwickau evoluis al grava industria centro de Saksio.

Monumento pri Robert Schumann

Zwickau estas la naskiĝurbo de la komponisto Robert Schumann. En la domo, kie li naskiĝis, nuntempe troviĝas muzeo pri li kaj lia edzino, la pianistino Clara Wieck.

En Zwickau vivis la luterana komponisto de ekleziaj kantoj Gotthard Schuster, kiu naskiĝis en Langenhessen dum 1674 kaj mortis en Zwickau dum 1761.

Iom da statistiko redakti

Situo: 50° 44’ NO, 12° 29’ OR
Loĝantaro: 95.841 (decembro 2007)
Alteco: averaĝe 263 metrojn super la marnivelo
Areo: 102,54 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti