Zygmunt Poniatowski

Zygmunt Poniatowski (naskiĝis la 1-an de marto 1923 en Lodzo, mortis la 21-an de majo 1994 en Varsovio) – pola religiosciencisto, fronta pioniro de sciencaj esploroj pri religio en Pollando.

Zygmunt Poniatowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1923 (1923-03-01)
Morto 21-an de majo 1994 (1994-05-21) (71-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo religiosciencisto
vdr

Vivo redakti

Science labori komencis en 1952. Trapasis ĉiun ŝtupon de la scienca kariero en Instituto pri Filozofio kaj Sociologio de Pola Scienca Akademio. En 1968 akiris sciencan gradon de habilita doktoro pri religioscienco, kaj en 1991 iĝis ordinara profesoro en PSA. Kunfondinto de kreita en 1957 revuo „Euhemer” kaj fondita en 1958 Pola Religioscienca Societo, kies scienca sekretario estis en la jaroj 1958–1962.

Lia scienca agado koncernis ĉefe fruan historion de kristanismo, gnozon kaj teoriojn pri religioscienco. Laŭ opinio de Henryk Hoffmann, Poniatowski per siaj laboraĵoj pri komenco de kristanismo trarompis regantan ĝis la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento en la pola religioscienco konvinkon, ke Jesuo Kristo ne estis historia persono.

Ĉefaj publikaĵoj redakti

  • O poglądach społeczno-filozoficznych Henryka Kamieńskiego (Pri soci-filozofiaj vidpunktoj de Henryk Kamieński), Warszawa 1955
  • Wstęp do religioznawstwa (Enkonduko al religioscienco), Warszawa 1959
  • Problematyka nauki w piśmiennictwie katolickim w Polsce 1863-1905 (Scienca problemaro en katolika literaturo en Pollando 1863-1905), Warszawa 1961
  • (redaktoro) Zarys dziejów religii (Skizo pri historio de religio), Warszawa 1964
  • Treść wierzeń religijnych (Enhavo de religiaj kredoj), Warszawa 1965
  • (kune kun Józef Keller) Studia o modernistach katolickich (Studoj pri katolikaj modernistoj), Warszawa 1968
  • (redaktoro) Mały słownik religioznawczy (Malgranda religioscienca vortaro), Warszawa 1969
  • Logos prologu ewangelii Janowej (Logos de la prologo de Evangelio laŭ Johano), Warszawa 1970
  • Wprowadzenie w ewangelie (Enkonduko al evangelioj), Warszawa 1971
  • Nowy Testament w świetle statystyki językowej (Nova Testamento lume de lingva statistiko), Vroclavo 1971
  • Dzieje i problemy chrystologii (Historio kaj problemoj de kristologio), Warszawa 1976

Bibliografia redakti

  • Henryk Hoffmann, artikolo: „Poniatowski Zygmunt”, en Religia. Encyklopedia PWN, 8-a volumo, Tadeusz Gadacz, Bogusław Milerski (redaktoroj), Warszawa 2003, p. 193.
  • Siedemdziesięciolecie urodzin Profesora Zygmunta Poniatowskiego (Sepdeka naskiĝdatreveno de Profesoro Zygmunt Poniatowski), „Nomos. Kwartalnik Religioznawczy” (Nomos. Religioscienca Jarkvarona Revuo) 1993 n-ro 3–4.