Speciala Komitato pri Malkoloniigo

La Speciala Komitato pri Malkoloniigo (konata ankaŭ kiel U.N. Speciala Komitato pri Malkoloniigo de la 24, la Komitato de la 24, aŭ simple, la Komitato pri Malkoloniigo) estis kreita en 1961 de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj cele al kontrolado de la plibonigo de la Deklaro pri la Garantiado de Sendependenco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj kaj por fari rekomendoj pri ties aplikado.[1] La komitato estas ankaŭ sukcedanto de la iama Komitato por Informado el la Nememregataj Teritorioj, kun kiu ĝi kuniĝis en 1963. La kompleta oficiala nomo de la Speciala Komitato estas Speciala Komitato pri la Situacio Rilate al la Plibonigo de la Deklarado pri Garantiado de Sendependeco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj.

Nunaj membroj de la Speciala Komitato pri Malkoloniigo de UN; malhelverde, membroj en 2009; helverde , observantoj en 2009.

Espere akceli la progreson de malkoloniigo, la Ĝenerala Asembleo adoptis en 1960 la Rezolucio 1514, konata ankaŭ kiel "Deklaracio pri la Garantiado de Sendependenco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj" aŭ simple "Deklaracio pri Malkoloniigo". Ĝi asertis, ke ĉiu popolo havas rajton al mem-determinado kaj proklamis, ke koloniismo rapide kaj senkondiĉe finu.[2]

Sekve, en 1990, la Ĝenerala Asembleo proklamis 1990–2000 kiel Internacia Jardeko por Malradikigo de Koloniismo kaj adoptis preciza Agadplanon por antaŭenigi ties principojn kaj levi la Internacian Juron al tiu temo. En 2001, Unuiĝintaj Nacioj proklamis la Duan Internacian Jardekon por Malradikigo de Koloniismo.[3] en 2011, oni proklamis la Trian Internacian Jardekon por Malradikigo de Koloniismo.

En 1945, nome la jaro kiam kreiĝis Unuiĝintaj Nacioj, 750 milionoj da homoj – preskaŭ unu triono de la tutmonda loĝantaro – loĝis en teritorioj kie ne estas memregado, dependante de koloniaj povoj. Nune, malpli ol 2 milionoj da homoj loĝas en tiaj teritorioj.[4]

Teritorioj kiuj ne ĝuas memregadonRedakti

Ĉe 2013, estas ankoraŭ 17 teritorioj listitaj ĉe la listo de teritorioj kiuj ne ĝuas memregadon laŭ Unuiĝintaj Nacioj:

Teritorio Administranta aŭ okupanta ŝtato Kontinento Ĉefurbo Notoj
  Usona Samoo   Usono Oceanio Pagopago
  Angvilo   Britio Ameriko La-Valo
  Bermudo   Britio Ameriko Hamiltono
  Britaj Virgulininsuloj   Britio Ameriko Rod-Taŭno
  Kajmana Insularo   Britio Ameriko Ĝorĝtaŭno
  Falklandoj   Britio Ameriko Stanlejo Postulita de   Argentino
  Franca Polinezio   Francio Oceanio Papeete
  Ĝibraltaro   Britio Eŭropo Ĝibraltaro Postulita de   Hispanio
  Gvamo   Usono Oceanio Agano
  Moncerato   Britio Ameriko Plimuto
  Nova Kaledonio   Francio Oceanio Nouméa
  Pitkarna Insularo   Britio Oceanio Adamstaŭno
  Sankta Heleno   Britio Afriko Ĵamestaŭno
  Tokelao   Novzelando Oceanio Fakaofo En 1948, Britio transpasis suverenecon de Tokelao al Novzelando.
  Turkoj kaj Kajkoj   Britio Ameriko Kokburno
  Usonaj Virgulininsuloj   Usono Ameriko Ĉarlotamalio
  Okcidenta Saharo   Maroko (de facto) Afriko Ajuno Teritorio de Hispanio de jure

MembraroRedakti

La 17-membra Speciala Komitato etendiĝis al 24 membroj en 1962, kaj la kvanto de la membraro eĉ variis ekde tiam.[5]

Ĉe junio de 2010, la membroj estis la jenaj:[6]

  Antigvo-Barbudo   Etiopio   Papuo-Nov-Gvineo   Tanzanio
  Bolivio   Fiĝioj   Rusio   Venezuelo
  Ĉilio   Grenado   Sankta-Kito kaj Neviso
  Ĉinio   Barato   Sankta Lucio
  Respubliko Kongo   Indonezio   Sankta Vincento kaj Grenadinoj
  Ebur-Bordo   Irano   Sieraleono
  Kubo   Irako   Sirio
  Dominiko   Malio   Orienta Timoro
  Ekvadoro   Nikaragvo   Tunizio

La Speciala Kommitato havas ankaŭ 14 observantojn.

Oficiuloj kaj estraranojRedakti

La voĉparolanto de la Speciala Komitato por 2012 estis Diego Morejón Pazmino de Ekvadoro. Li sukcedis post Francisco Carrión-Mena de Ekvadoro, kiu elektiĝis la 24an de Februaro 2011 pre malkutima sekreta voĉdonado de la komitato, ricevante 15 voĉojn; Donatus Keith St. Aimee (Sankta Lucio), kiu estis voĉparolanto en 2010, ricevis 10 voĉojn.

La du vicparolantoj estas Pedro Núñez Mosquera de Kubo kaj Seku Ture de Sieraleono; la Informanto estas Baŝar Ja'afari de Sirio. La Oficejo de la Komitato enhavas tiujn kvar oficiulojn.[7]

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti