Masa varmokapacito

varmokapacito de masa unuo da iu substanco
(Alidirektita el Specifa varmokapacito)

La masa varmokapacitospecifa varmo de iu substanco estas la kvanto da energio, kiun oni devas alporti al unuo de maso de tiu substanco, por altigi ties temperaturon je unu grado. Oni povas ankaŭ diri, ke estas la varmokapacito de unuo de maso.

En la Sistemo Internacia de Unuoj, la unuo estas la ĵulo en kilogramo·kelvinoJ·kg−1·K−1.

Praktike; la masa varma kapacito estas la kapablo, por varmigata korpo, enteni kaj konservi grandan kvanton da varmeco.

La masa varma kapacito de akvo valoras 4186 J·kg−1·K−1, estas plej granda valoro por kondensa materio.

Masa varmokapacito sub konstanta premo
kaj normalaj kondiĉoj (krom alia indiko)
Substanco Fazo Masa varmokapacito
J·kg−1·K−1
aero (seka) gaso 1005
aero (saturita je akvovaporo) gaso ≈ 1030
Aluminio solido 897
Azoto gaso 1042
Kupro solido 385
Diamanto solido 502
Akvo gaso 1850
likvaĵo 4186
solido (0 ) 2060
Etanolo likvaĵo 2460
Fero solido 444
Grafito solido 720
Heliumo gaso 3160
Heksano likvaĵo ≈ 2267.95
Oleo likvaĵo ≈ 2000
Hidrogeno gaso 14300
Latuno solido 377
Litio solido 3582
Hidrargo likvaĵo 139
Oktano likvaĵo ≈ 1393.33
Oro solido 129
Oksigeno gaso 920
Zinko solido 380