Specnazo el la rusa спецназ estas mallongigo de Vojska specialnogo naznaĉenija - Войска специального назначения, tradukebla kiel Trafa Fakista Roto. Specnazoj estas elitaj trupunuoj de la rusa armeo kreitaj dum la Malvarma milito por plenumi riskegajn taskojn kiel kontraŭterorismo, kontraŭsabotaĵo aŭ kontraŭrevolucio. Regitaj de la FSB (sekvanto de KGB), la MVD (ministro pri internaj aferoj) kaj la GRU (milita spiona unuo), tiel nomiĝas ĉiaj fakistaj rotoj kies instrukcioj estas la nepra efikeco per ĉiaj necesaj rimedoj. Iliaj plej famaj kvankam sangaj perfortaĵoj estas la murdo de la afgana prezidento Amin en 1979, la manovroj dum la soveta-afgana milito, kaj pli freŝdate, la alsturmo de la ostaĝiguloj en moskva teatro. Historie, ili devenas de la veturilaj taĉmentoj NKVD, kiuj plenumis la samajn misiojn kontraŭ nazioj dum la Dua mondmilito.

Sovetia specnazo-teamo preparas mision dum la soveta-afgana milito, 1988.

La plenrajteco de iliaj manovroj kiel ekzemple en Ĉeĉenio restas vigle kontestita. Multaj NRO denoncas iliajn trejnadojn kiel ada cerblavado kaj iliajn misiojn kiel etna purigado, nura genocido. Ili tamen estas respektataj de multaj rusoj pro iliaj specifaj farscioj.

Varbado kaj trejnado redakti

La elektado por specnazoj estas escepte kruelaj elprovoj travivi. Oni fojfoje traktas la novajn rekrutojn tiel kiel netolereble en aliaj landoj. La trejnado tamen estas pli malpli simila en aliaj landoj. Jen la ĉefaj trajtoj:

  • Armila manuzado, inklude tiuj de fremda deveno kaj pafa lerteco.
  • Fizika bonfarto, emfazante la fortecon kaj la nelacigeblecon.
  • Progresado, patrolado, kamuflado, kontrolgardado kaj transvivi malfavorajn mediojn.
  • Batalteknikoj korpo-kontraŭ-korpe, senarme, klinge (de proksime aŭ malproksime)...
  • Sabotaĵo kaj detruaĵo de la malamikaj strategiaj vundaj punktoj.
  • Turmentaj demandadoj kaj eĉ torturaj teknikoj.
  • Lernado pri fremdaj lingvoj: en la Universitato de Moskvo, Specnazoj lernas bazojn de fremdaj lingvoj kiel la angla, la araba, la germana, la franca, kaj la lingvo de la alirota lando.

Eksteraj ligiloj redakti