Klasigo de steloj
(Alidirektita el Specoj de steloj)
Spektroklaso Redakti
Spektroklaso estas klaso de stelo laŭ la spektra klasigo. Pli simple spektroklaso priskribas koloron de stelo.
Spektraj klasoj de la plej ofte uzata klasigo estas
- O B A F G K M.
Ĉiu el ili estas disdividita je 10 subklasoj ekde 0 ĝis 9, do ili kune estas vico
- O0 O1 ... O8 O9 B0 B1 ... B8 B9 A0 ... ... ... M8 M9
Klaso | Temperaturo | Koloro | Maso en sunaj masoj |
Radiuso kompare al Suno |
Lumigo kompare al Suno |
Hidrogenaj linioj |
---|---|---|---|---|---|---|
O | 30000 – 60000 K | Blua | 60 | 15 | 1400000 | Malfortaj |
B | 10000 – 30000 K | Blua - blanka | 18 | 7 | 20000 | Mezfortaj |
A | 7500 – 10000 K | Blanka | 3,1 | 2,1 | 80 | Fortaj |
F | 6000 – 7500 K | Flava - blanka | 1,7 | 1,3 | 6 | Mezfortaj |
G | 5000 – 6000 K | Flava | 1,1 | 1,1 | 1,2 | Malfortaj |
K | 3500 – 5000 K | Oranĝkolora | 0,8 | 0,9 | 0,4 | Ege malfortaj |
M | 2000 – 3500 K | Ruĝa | 0,3 | 0,4 | 0,04 | Ege malfortaj |
Lumigo Redakti
Steloj estas klasigataj ankaŭ laŭ sia amplekso (aŭ lumeco), por la sama spektroklaso:
- 0 - hipergigantoj
- I — supergigantoj
- II — helaj gigantoj
- III — gigantoj
- IV — subgigantoj
- V — nanoj (steloj de la ĉefa ĉefa sekvenco)
- VI — subnanoj
- VII — blankaj nanoj
Ampleksa klaso estas skribata per romiaj ciferoj kaj post la spektroklaso. Ekzemplo de la plena skribo: "A2V", kie "A2" estas spektroklaso kaj "V" estas amplekso.