Speguleto
La Speguleto aŭ speculum en la latina scienca nomo estas makulo, ofte distinge kolora, en internaj flugilplumoj de kelkaj birdoj, ekzemple ĉe anasoj.
Ekzemploj de la koloroj de speguletoj en nombraj anasoj estas la jenaj:
- Komuna kreko kaj Nordamerika kreko: brilverda kun helbruneca al sablokolora bordo[1].
- Bluflugila anaso: brilverda[2]. La specia komuna nomo devenas el helbluaj flugilkovriloj.
- Krestanaso kaj Okulvitra anaso: brile purpur-bronza, kun blankaj bordoj[3].
- Pacifika brovanaso: brilverda kun hela sablokolora bordo[3].
- Platbeka anaso: brile purpur-blua kun blankaj bordoj[1].
- Oranĝkrura anaso: brile viola borde nigra kaj povas havi fajnan blankan bordon[1].
- Pintvostanaso: la masklo montras nigran speguleton borde je blanko malantaŭen kaj palruĝecan antaŭe, dum la ina speguleto estas malhelbruna borde je blanko, mallarĝe ĉe la antaŭa bordo sed tre elstare malantaŭe, videbla je distanco de 1600 m.
- Knaranaso: ambaŭ seksoj havas blankajn internajn duarangajn[1].
- Flavbeka anaso: brile verda aŭ blua, borde blanka[4].
- Kapuĉanaso: verda kun blanka bordo.[5]
- Spatelbeka anaso: verda.
- Kuleranaso: tre verda kun blanka antaŭa bordo kaj malhela malantaŭa bordo (ne blanka).
- Berniera kreko: nigra.
- Kablanda kreko: brilverda inter blankaj larĝaj bordoj.
- Blankavanga pintvostanaso: verda kaj bruna.
- Andamana kreko: nigreca kun centraj nuancoj kaj bronzkoloraj kaj malhelverdaj.
- Nigra anaso: brilblua kun larĝaj nigraj bordoj ambaŭflanke kaj plia blanka bordo antaŭe.
- Blankspegula maranaso: blanka tre kontrasta ĉe tutnigra anaso
- Blankaflugila maranaso: blanka tre kontrasta ĉe tutnigra anaso
Brilaj flugilspeguletoj estas konataj ankaŭ el nombro de aliaj birdoj; inter ili estas kelkaj papagoj el la genro Amazona kun ruĝaj aŭ oranĝaj speguletoj[6], kvankam tiukaze la koloroj estas pigmentaj kaj nebrilaj.
Ĉiukaze la speguletoj utilas al flugantaj birdoj, ĉar ili povas vidi ke la antaŭa estas aŭ ne samspecianoj.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Dunn, Jon L. and Alderfer, Jonathan. (2006) National Geographic Guide to the Birds of North America. National Geographic Society. ISBN 1426200722.
- ↑ Bellrose, Frank C. kaj The Audubon Society. (1983) The Audubon Society Master Guide to Birding. National Geographic Society. ISBN 1426200722.
- ↑ 3,0 3,1 Madge, Steve. (1988) Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-46727-6.
- ↑ Zimmerman, Dale A., Turner, Donald A., and Pearson, David J.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press. ISBN 0691010226.
- ↑ ArthurGrosset.com
- ↑ Robert S. Ridgely and John A. Gwynne, Jr.. (1989) 'Birds of Panama with Costa Rica, Nicaragua, and Honduras'. Princeton University Press. ISBN 0691085293.