Ĉirkaŭ 15.000 manĝeblaj sovaĝplantoj ekzistas en Eŭropo. Spicherboj, kuirejaj herboj aŭ mallonge herboj estas nomataj plantoj, kies folioj, tigoj kaj floroj estas uzataj freŝe aŭ en sekigita formo por spici manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn. Ne nepras ke la plantoj botanike estas veraj herboj. Kelkaj plantoj ankaŭ estas staŭdojlignoplantoj. Malgraŭ la spicherboj apartenas al la spicoj, oni distingas ilin de la sekaj kaj ofte muelitaj spicoj, el semoj, fruktoj, ŝeloj, radikoj aŭ aliaj plantpartoj. Kelkaj herboj ankaŭ uzeblas en medicino, plej ofte en tradicia aŭ popola medicino (kuracherbo)

Timiano, origano kaj rosmareno
Foirstando en suda Francio

La plej konatoj spicherboj estas:

Listo de spicherboj redakti

latina nomo esperanta nomo plantfamilio botanika rimarkoj kuireja uzo
Pimpinella anisum anizo apiacoj unujara herbo por spici ruĝan brasikon, ruĝajn betojn kaj bakaĵojn, fari likvoron
Ocimum basilicum bazilio lamiacoj unujara herbo por spici saŭcojn, buteron, salaton, tomatojn kaj viandon
Sarureja hortensis satureo lamiacoj unujara herbo por spici fazeolojn kaj fabojn, viandaĵojn, terpomaĵojn, kukurbojn aŭ fari teon
Borago officinalis borago boragacoj unujara herbo por spici kukumoj, salatoj, fiŝo, ovaĵoj, terpomoj, kazeo, verda saŭco. La floroj estas manĝeblaj kaj servas kiel dekoraĵo.
Nasturtium officinale akvokreso brasikacoj unujara herbo por spici salaton
Anethum graveolens aneto apiacoj unujara herbo por majonezo, salatoj, vinagro, tomatoj, fiŝaĵoj, kazeo, aneta supo, semoj por tizano
Dracocephalum moldavica drakocefalo lamincoj unujara herbo sekigita herbo por kuracteo kaj ungvento
Lepidium sativum kreso, kultiva lepidio brasikacoj unujara herbo por salatoj, krudaj manĝaĵoj, al kolbaso, al kazeo, al malvarma viando, ovoj, terpomoj, kiel surmetaĵo al pantranxaĵo, por verda saŭco
Matricaria chamomilla kamomilo asteracoj unujara herbo por teo, en medicino
Tropaeolum majus tropeolo tropeolacoj unujara herbo kiel salato, kiel krudaĵoj, sumetaĵoj al pano, miksi en kazeo
Anthriscus cerefolium cerefolio apiacojacoj unujara herbo en printempa kaj herbaj supoj, en herbbutero, por spici tomatojn kaj fromaĝojn, en omleto, en verda saŭco
Coriandrum sativum koriandro apiacoj unujara herbo por spici legomon, salaton kolbason, pastaĵon, panon, enkredienco de kario, por spici konservitaj kukumoj kaj likvoron
Origanum majorana majorano laminacoj unujara herbo por spici tomatan saŭcon, kokaĵon, porkaĵon, picon, krudaĵon
Capsicum annuum kapsiko solanacoj unujara herbo kiel legomo, salato, al viando (gulaŝo), supoj, saŭcoj
Portulaca oleraceae portulako portulakacoj unujara herbo kiel krudaĵo, kaj salato, kuirita kiel legomo (spinacsimila), herbaj saŭcoj, en kazeo
Calendula officinales kalendulo asteracoj unujara herbo por teoj kaj ungvento, por natura kosmetikaĵo
Sinapis alba sinapo asteracoj dujara herbo junaj ŝosoj kiel kreso, semo por spici acidan legomon, mustardo
Barbarea vulgaris barbara-herbo brasikacoj dujara herbo vintra spiclegomo, salato
Angelica archangelica angeliko apiacoj dujara herbo freŝaj folioj kaj folitigoj por spici, radikoj kiel teo, likvoro kaj herba brando
Carum carvi karvio apiacoj dujara herbo por brasiko, viando, terpomoj, fromaĝo, kazeo, pano, legomo, supoj, salato, likvoro, saŭrkraŭto
Cochleariea officinalis skorbutherbo asteracoj dujara herbo aldonaĵoj al salatoj kaj buterpanoj
Petroselinum crispum petroselo apiacoj dujara herbo spicherbo por supoj, saŭcoj, legomoj, salatoj, terpomoj, verda saŭco
Allium sativum ajlo liliacoj aliumo por spici multajn manĝaĵojn
Allium cepa var. viviparum aercepo liliacoj aliumo por salatoj, kazeo supoj kaj viando
Allium tuberosum ĉina ajlo aŭ ajla ŝenoprazo liliacoj aliumo kiel ajlo, sed pli malforta ajla gusto
Allium schoenoprasum ŝenoprazo liliacoj aliumo por spici supon, saŭcoj, salatoj, kazeo, viando, ovoj, terpomaĵoj, buterpano
Allium fistulosum tubocepo liliacoj aliumo multflanka spicplanto
Inula helenium inulo asteracoj multjara herbo por fari tizanon
Arnica montana arniko asteracoj multjara herbo medicina uzo (tinkturo, ekstrakto)
Valeriana officinalis valeriano aŭ katherbo valerianacoj multjara herbo teoj, tinkturoj kaj banaldonaĵoj
Artemisia vulgaris artemizio asteracoj multjara herbo por spici grasajn rostviandaĵon, anasaĵon, ŝafaĵon, spici legomojn kaj fungojn
Symphytum officinalis oficina sinfito boragacoj multjara herbo medicina uzo
Satureja montana monta satureo lamiacoj multjara herbo por spici fabojn kaj fazeolojn, viandaĵojn, terpomojn, kukurbojn, por fari teon, kaj banaldonaĵon
Origanum vulgare ordinara origano laminacoj multjara herbo por tomatoj, viando, fromaĝo, supoj, legomo, picoj
Artemisia abrotanum abrotano asteracoj multjara herbo al salatoj, saŭcoj, rostaĵo, por fari florbukedon
Althea officinalis alteo malvacoj multjara herbo por teo
Gentiana lutea flava genciano gencianacoj mutljara herbo teo, herba brando, malvarmaj ekstraktoj
Fragaria vesca arbara frago asteracoj multjara herbo teo, la fruktoj estas freŝe manĝeblaj
Artemisia dracunculus estragono asteracoj multjara herbo al salatoj, kazeo, supoj, saŭcoj, kokaĵo, herba vinagro, herba vino, por acidaj kukurboj, por prepari teon
Foeniculum vulgare fenkolo apiacoj multjara herbo la semoj por teo kaj bakaĵoj, freŝaj foloj por spici fiŝaĵon, salatojn kaj saŭcojn
Sambucus nigra sambuko kapriofoliacoj arbusto floroj kiel teo, friti la florojn en pasta kovraĵo, fruktoj por preparo de ĵeleo kaj sapo
Monarda didyma monardo lamiacoj plurjara herbo teo kaj malvarna trinkaĵo, kuracherbo
Hypericum perforatum hiperiko kapriofoliacoj arbusto floroj kiel teo, friti la florojn en pasta kovraĵo, fruktoj por preparo de ĵeleo kaj sapo
Lavendula angustifolia lavendo lamiacoj plurjara herbo, junaj ŝospintaj por spici saŭcojn, unupotaĵojn, fiŝo, floroj sekigitaj por odori ŝrankojn kaj prepari tizanon, herban brandon aŭ banejaromon
Levisticum oficinale levistiko apiacoj plurjara herbo por aromigi supojn, unupotaĵojn, saŭcojn kaj viandaĵon
Malva silvestris malvo malvacoj plurjara herbo tizano kaj gargaraĵo
Armoricia rusticana kreno brasikacoj plurjara herbo raspita radiko por spici viandaĵon, fiŝaĵon, kazeon, radikpecoj por spici konservitajn kukurbojn
Menta sp. mento lamiacoj plurjara herbo freŝa herbo por spici saŭcojn, supojn, krudaĵon, kazeon, ovaĵojn, trinkaĵojn, por aromi oleon kaj por aromi banakvon
Sanguisorba minor eta sangvisorbo rozacoj plurjara herbo junaj folioj por spici salaton, kazeon, ovaĵojn, tomatojn, fiŝaĵon, fari saŭcojn(verda saŭco)
Rosmarinus officinalis rosmareno lamiacoj rufarbusto ŝprospintoj kaj folioj por spici viandajn, terpomajn kaj legomajn pladojn, herbovino, herbobrando, tizano kaj por aromi banakvon. Atentu: Ne taŭgas por graveduloj!
Salvia officinalis salvio lamiacoj plurjara herbo por spici viandaĵon, fiŝaĵon, supojn, kazeon, tomatan salaton, por fari tizanon, por fari gurgaraĵon.
Rumex acetosa rumekso kapriofoliacoj pluirjara herbo por salato, saŭcoj, supoj, fiŝaĵon kaj kazreon, grava inkredienco de frankfurta verda saŭco
Thymus vulgaris timiano lamiacoj arbusteto aŭ plurjara herbo por spici kazeon, fungoojn, picojn, viandaĵon, legomaĵon kaj saŭcojn, por fari tizanon, aromigi banakvon kaj fari gargaraĵon
Thymus x citriodorus timiano citronaroma lamiacoj arbusto por spici multajn manĝaĵojn, por fari tizanon kaj fari aromajn kusenetojn
Sedum reflexum sedo krasulacoj plurjara herbo sukulentfolia junaj ŝosoj kaj folioj kiel salato por spici saucojn kaj herbovinagron
Galium odoratum asperulo rubiacoj plurjara herbo por majbovlo, por spici fruktsukojn kaj pomĵeleon, por fari tizanon
Ruta graveolens ruto citronaroma lamiacoj arbusteto aŭ plurjara herbo por spici viandaĵon, saŭcojn, supojn, herbovinon kaj herbobrandon.

Atentu: nur uzu etajn kvantojn de ruto. La konsumado de grandaj kvantoj estas malsalubra!

Artemisia absinthium absinto asteracoj plurjara herbo aldoni al grasaj viandaĵon kaj unupotaĵojn, poer spici herbovinon,herbolikvoron kaj herbobrandon, por fari tizanon. Atentu: uzu ŝpareme!
Hyssopus officinalis hisopo lamiacoj arbusteto kaj plurjara herbo por spici salaton, saŭcojn, fazeolaĵojn, erpomaĵojn, viandaĵojn, sekigita por herbovino, herbobrando, likvoro kaj tizano
Melissa officinalis citronmelisomeliso citronaroma lamiacoj plurjara herbo junaj ŝosoj por spici salaton, kazeon, fiŝaĵon, birdaĵon kaj ĉasaĵon, sekigita herbo por tizano

Bibliografio redakti

  • anonima: Heil- und Geüwrzpflanzen aus dem eigenen Garten. AID-kajero 1192, Bonn/Germanio 1992
  • Bültjer, U.: Lexikon der Kräuter und Gewürze, Bassermann-Verlag, München, 2006