Spikumado

Spikumado estas kutima rajto en agrikulturo, kiu en kelkaj landoj konsistas en rikoltado de forlasitaj spikoj da tritiko, kaj ankaŭ de granoj, kaj pajlo, post la fino de la rikolto. Tiu kutimo estas dokumentita ekde la Mezepoko. Tio ne damaĝas la rajtojn de la terposedantoj, kiuj jam faris sian negocon kaj utilis al multaj malriĉaj sociaj tavoloj, kiuj profitis el tiaj restaĵoj. La rajto estis plenumita ĉefe de virinoj kaj infanoj. Tia kolektado estas laŭrajta, se la kolektaĵo estas tombita surgrunde. En disvolviĝintaj lnadoj, tiu kutimo estas apenaŭ uzata en la kultivoj de cerealoj, kie precize iam estis plej ofta.

Les glaneuses, fare de Jean-François Millet, 1857, Musée d'Orsay.

Unu el la plej bone konataj el la pentraĵoj de Jean-François Millet, nome La spikumistinoj (1857). Kian Millet vagadis trakampare ĉe Barbizon, tiu temo revenis al sia pentrilo dum sep jaroj. Li komprenis la temon kiel io jarcenta, ligita al historioj de la Biblio.

Tio distingiĝas el simila agado, kiu okazas pri la restaĵoj lasitaj ne surgrunde sed sur arboj, vitoj ktp. Tiel simila agado koncernas terpomojn, vinberojn, pomojn kaj fruktojn ĝenerale.

Oni distingas akceptitan laŭleĝan spikumadon disde eksterleĝa spikumado, farita ĉefe de fruktoj, legomoj kaj simile kiam ankoraŭ ne estis farita la rikolto.

Estas specifaj kulturo kaj rakontoj pri tiu agado ekde biblia literaturo.

BibliografioRedakti

  • Paul Degrully. Le droit de glanage, grappillage, râtelage, chaumage et sarelage: patrimoine des pauvres. V. Giard kaj E. Brière, 1912