Spionsatelito

Spionsatelito (plej ofte nomita oficiale satelito de rekognosko) estas artefarita satelito de observado surtera aŭ de komunikado dediĉita al militistaspiona uzado.[1]

Aera vidaĵo de la komplekso de Osama bin Laden en la pakistana urbo Abbottabad fare de CIA.

En Usono, la plej parto de la informaro de la misioj de spionsatelitoj disvolvigitaj ĝis 1972 estas disponebla por sia konsultado. Ia informaro de misioj antaŭaj al la menciita dato estas ankoraŭ klasita kiel sekreta kaj io el la informaro posta estas de publika karaktero. La plej parto de tiuj estas uzataj por interrompi signalojn aŭ por identigi, lokigi kaj indiki precizan punkton por atako. Estas uzataj satelitoj de diversaj tipoj, nome elektro-optikaj, de radaro kaj de elektronika spionado.[2]

Armil-kontrolaj traktatoj estus maleblaj sen la povo de la spionsatelitoj kaj agentoj por kontroli ties plenumadon. Informaro akirita el spionado estas utila en preskaŭ ĉiuj formoj de diplomatio, el komercaj interkonsentoj al landlimaj kvereloj.

Notoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
  2. Daniel Marín (30a de aŭgusto 2013). «Desvelados los nombres en clave de los satélites espías norteamericanos». [1] Arkivita el la originalo la 8an de januaro 2017. Konsultita la 30an de Novembro 2018.