Spiritisma Grupo Mario de Nazareto (Votuporanga-SP)

(Alidirektita el Spiritisma Grupo Maria de Nazareto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Spiritisma Grupo Mario de Nazareto (portugale Grupo Espírita Maria de Nazaré) estas spiritisma asocio en Votuporango, Brazilo, fondita la 24-an de aŭgusto 1982 de Divaldo Mattos de Oliveira, Luís Antônio Ferraz kaj Isabel Pinar.

Spiritisma Grupo Mario de Nazareto
Grupo Espírita Maria de Nazaré
organizaĵo
Komenco 24-an de aŭgusto 1982
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Religiejo
Fondinto(j) Divaldo Mattos de Oliveira, Luís Antônio Ferraz kaj Isabel Pinar
Retejo www.mariadenazare.com.br
vdr

La fondintoj idealigis la starigon de grupo por disvastigi la spiritisman doktrinon kaj disvolvi sociajn servojn por helpi helpobezonajn familiojn en la kvartalo, kiu tiam estis en sia komenco.

Ĝia sidejo sur tereno de 10.000 m² havas prelegejon, centran kuirejon, manĝejojn, bakejon, ludejon, plantejon de orkideoj kaj  klasĉambrojn por kursoj, lerneja helpo kaj antaŭlerneja edukado.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti