Malfermi la ĉefan menuon
Parto de la gimnastikejoj; fone la internulejo.
Ĉefa enirejo.

La Sportgimnazio Pierre de Coubertin (germane: Pierre-de-Coubertin-Sportgymnasium Erfurt) estas gimnazio en Erfurto, Mozartallee nr 4, kun hejmo por eksteruloj.

HistorioRedakti

En septembro de 1956 malfermitis en Erfurto sportlernejo ĉe iama bazlernejo kun du klasoj por malpeza atletiko kaj gimnastiko. Ĝis la Turniĝo la lernejo evoluis al centro por multaj sportobranĉoj. Mondĉampionoj kaj venkintoj ĉe Olimpikaj Ludoj frekventis la erfurtan sportlernejon kaj atestis ties kvaliton ankoraŭ post la jaron 1990.

En la lerneja jaro 1991/92 la sportlernejo ŝanĝiĝis en ŝtatan gimnazion. La ideo havi specialan lernejon por grandaj sportaj talentoj dum samtempa ĝenerala klerigo restis kaj plievoluis. En oktobro de 1993 la lernejo nomitis por Pierre de Coubertin.

Tradicio estas kunlaboro kun la erfurta Heinrich-Hertz-gimnazio.

Eksteraj ligilojRedakti