Sporto en Azerbajĝano

La sporto en Azerbajĝano havas tre antikvajn radikojn, kaj eĉ en la nuntempo, multaj tradiciaj sportoj estas ludataj de la junularo kaj la loĝantaro ĝenerale.[1]

Ramil Gulijev, unu el la plej famaj azeraj atletoj

La luktosporto estas tradicie konsiderata kiel la nacia sporto de Azerbajĝano, tamen, en la nuntempo la plej popularaj sportoj estas piedpilko kaj ŝakludo.[2]

Triktrako, estas ludo kiu havas antikvajn radikojn en la Persa Imperio, ĝi ludas gravan rolon en la kulturo de Azerbajĝano.[3] Ĉi tiu ludo estas tre populara en Azerbajĝano kaj amplekse ludata de la loka loĝantaro.[1] Azerbajĝano estas konata kiel granda potenco de la ŝako; malgraŭ la falo de Sovetunio, la ŝakludado estas tre populara. Inter la rimarkindaj ŝakludistoj de la lando troviĝas Tejmour Raĝabov, Ŝahrijar Mammedjarov, Vladimir Makogonov, Vugar Gaŝimov kaj Zejnab Mamedjarova. La lando gastigis plurajn internaciajn ŝak-turneojn kaj konkursojn kaj ĝi venkis en la Eŭropa Ĉampioneco por ŝak-teamoj en 2009.

Futsalo estas alia populara sporto en Azerbajĝano. Ĝia nacia teamo atingis la kvaran lokon en 2010.

Aliaj konataj atletoj estas Namig Abdulajev, Rovŝan Bajramov, Marija Stadnik kaj Farid Mansurov. En luktosporto, Ramil Gulijev; en 200 metroj Elnur Mammadli kaj Movlud Miralijev. En judo, Rafael Aghajev. En karateo, Valerija Korotenko kaj Natalja Mammadova. En volejbalo kaj K-1 Zabit Samedov.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti