Sportoligo de Turingio

La Landa sportoligo de Turingio (germane: Landessportbund Thüringen e.V., mallongigo: LSBT) estas la tegmenta organizaĵo de la gimnastikaj kaj sportaj societoj de Turingio. Ĝia sidejo troviĝas en Erfurto, apud la Turingio-halo, ĉe Werner-Seelenbinder-Straße nr 1.

Sportoligo de Turingio
emblemo
Landessportverband
Lando(j) Germanio vd
Membro de Germana Olimpika Sporta Asocio • Deutscher Sportbund vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
La Domo de la turingia sporto en Erfurto, sidejo de la ligo.

Historio redakti

En la 29.9.1990 renkontiĝis 189 delegitoj de la tiamaj distriktaj DTSB-estraranoj de GDR en la Landa sportlernejo en Bad Blankenburg. Por ĉiuj la nova organizado post la Turniĝo estis granda defio. Je la fino de la kunveno fonditis la Sportoligo de Turingio. En 1991 oni havis jam ĉ. 195.000 membroj. Turingiaj pintosportistoj gajnis ekde 1992 pli ol 90 medaloj ĉe Olimpikaj Ludoj. Krome oni sukcesis doni pozitivan bildon pri sportaj agadoj antaŭ gastoj kaj investantoj en la Liberŝtato Turingio. Por tio sendube plej responsas pli ol 60.000 honoroficuloj en diversaj funkcioj.

Statistiko redakti

Laŭ la stato de januaro 2014 apartenis al LSBT 366.142 membroj kaj 3.434 societoj. Krome la landa sportoligo mem estas membro en la Germana Olimpika Sporta Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti