Spree-arbaro
La Spree-arbaro (malsuprasorabe Błota, suprasorabe Błóta) estas apudrivera herbejo- kaj rivero-pejzaĝo en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanujo en la distriktoj Spree-Neiße, Dahme-Spreewald kaj Oberspreewald-Lausitz.
Spree-arbaro | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Lando | Germanio | ||
Regiono | Brandenburgio | ||
- koordinatoj | 51° 52′ 48″ N, 13° 48′ 36″ O (mapo)51.8813.81Koordinatoj: 51° 52′ 48″ N, 13° 48′ 36″ O (mapo) | ||
|
|||
![]() |
|||
Spree-arbaro | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Spree-arbaro konsistas el la suda Oberspreewald (administre dividita je la komunumaro Oberspreewald de la distrikto Dahme-Spreewald pli norde kaj la norda parto de la distrikto Oberspreewald-Lausitz pli sude) kaj el la norda Unterspreewald. La pejzaĝo estis formita dum la lasta glaciepoko, ĵus tie disbranĉiĝas la rivero Spree en la kadro de malalta tereno-delto en multaj kanaloj kaj riveretoj en longeco de pli ol 970 km-oj. Jen povas ekzisti ĉirkaŭ 18.000 besto- kaj planto-specoj, 1991 la Spree-arbaro ricevis la agnoskon de Unesko kiel biosfera rezervejo.
La boataj ekskursoj en la Spree-arbaro estas atrakcio de turismo en Brandenburgio. La konservitaj Spree-arbaraj kukumoj estas kulinara specialaĵo de la regiono.
Bazaj datumojRedakti
- Tuta areo: 3 173 km²
- el tio areo en kampara regiono ĉirkaŭ 2 800 km²
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 285 000
- el tiuj loĝas en kampara regiono ĉirkaŭ 103 000
- Denseco de loĝantaro: 84,9 loĝantoj / km²
- el tio denseco en kampara regiono ĉirkaŭ 37 loĝantoj / km²