Springs estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en Ekurhuleni Metropola Komunumo. La loknomo devenis de fontoj en la areo.

Springs
urbo
Administrado
Poŝtkodo 1559 • 1560
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 15′ S, 28° 27′ O (mapo)-26.25472222222228.442777777778Koordinatoj: 26° 15′ S, 28° 27′ O (mapo) [+]
Alto 1 627 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Springs (Sud-Afriko)
Springs (Sud-Afriko)
DEC
Springs
Springs
Situo de Springs

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Springs, city in South Africa [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Springs situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando. Johanesburgo troviĝas 50 km.

Historio redakti

En 1883 oni fondis bienon en la nuna loko de Springs. Karbo estis malkovrita en la areo en 1887 kaj tri jarojn poste fervojo estis konstruita por transporti la karbon. Oni trovis ankaŭ oron komence de la 20-a jarcento. En 1904 oni fondis vilaĝon kaj en 1908 oni komencis minadi la oron. La vilaĝo ricevis urban statuson en 1912. Fine de la 1930-aj jaroj estis ok orminejoj proksime de Springs, farante ĝin la plej granda unuopa oro-produktanto en la mondo.

Ekonomio redakti

Springs estas nuntempe unu el la industriaj centroj de la Witwatersrand. Oni produktas metalaĵojn, kemiaĵojn, paperojn kaj nutraĵojn. En la lando nur tie oni rafinas zinkojn, sed oni prilaboras uraniojn.

Klimato redakti

Springs havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas iomete pli, ol 700 mm, precipe somere pluvas.

Fontoj redakti