Spyker
Spyker Cars N.V. [spejker] estas konstruisto de aŭtomobiloj en Nederlando, ĝi ne havas rilaton kun la kompanio kun la sama nomo kiu bankrotis en 1929. Nur la hodiaŭa kompanio havas la permeson uzi la varomarkon.
Spyker | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • aŭtomobilo-faranta firmao vd | ||
Dum | 1999 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | naamloze vennootschap | |
Fondintoj | Maarten de Bruijn vd | |
Sidejo | Zeewolde | |
Lando | Nederlando | |
Dungitoj | 133 | |
Agokampo | sporta aŭto | |
ISIN-kodo | NL0000380830 | |
TTT | Oficiala retejo | |
La devizo de la kompanio estas "nulla tenaci invia est via" (latine: "por persistantoj (tenaculoj) neniu vojo estas neirebla").
La renaskiĝinta kompanio estas fondita de Victor Muller kaj Maarten de Bruijn, kaj ekde la jaro 2000 ĝi fabrikas ekskluzivajn sportaŭtomobilojn.
La kompanio estas konata pro ĝia transpreno de la sveda aŭtomobilfabriko Saab en 2010 kiu bankrotis je la 19-a de decembro 2011.