Preĝejo Sankta Anna (Annaberg-Buchholz)

Preĝejo Sankta Anna (germane St. Annenkirche) en Annaberg-Buchholz estas halopreĝejo, kies arĥitektura stilo staras sur la sojlo de malfrugotiko al renesanco. Per 65 metroj da longeco kaj 40 metroj da larĝeco ĉi estas la plej granda nura halopreĝejo de malfrua gotiko en Saksujo. La turo altas 78 metrojn, la interno de la preĝejo altas 28 metrojn. Ĝi estas la ĉefa kaj plej vaste videbla atributo de la urbo. Konstruata ekde 1499 kiel katolika preĝejo, ĝi fariĝis tamen en 1539 luteranisma.

Preĝejo Sankta Anna en Annaberg-Buchholz
Meznavo
Preĝejo Sankta Anna, de-okcidenta vidaĵo

Arthistoria rango redakti

Preĝejo Sankta Anna estas unu el la plej eminentaj ekzemploj de malfru-gotika arĥitekturo. Ĝia plastika ekipaĵo montras krom malfrugotika arto ankaŭ renesancajn formojn tre fruajn por centra Eŭropo. La formlingvo de la pli malnova gotiko, kiun karakterizas strikta suprenstrebemo, ĉi tie dissolviĝas en fantaziajn, interplektitajn konstruformojn kaj volbovariaĵojn. La formlingvo de itala renesanco reprenanta antikvon sin montras ekzemple en konstruplastiko kaj en altarbildoj.

Kiel halopreĝejon Sankta Anna oni taksas ankaŭ kiel la plej elmaturiĝintan reprezentanton de aro da preĝejoj ekestintaj fine de la 15-a kaj komence de la 16-a jarcento aparte en la suprosaksa regiono. Ekonomia prospereco, baziĝanta sur abunda arĝentominado, ekigis treegan konstruadon. La konstruformoj de la preĝejo Sankta Anna trovigas simile ankaŭ en la katedralo de Freiberg, la preĝejo Sankta Maria je Marienberg kaj la preĝejo Sankta Volfgango en Schneeberg. Klaran similecon rilate la internan fasonon montras precipe la katedralo Sankta Barbara en Kutna Hora (Bohemujo).

Resanigo daŭranta pli ol 20 jarojn forigis multajn postajn alikonstruaĵojn kaj ŝanĝojn, tiel ke la preĝejo en la interno sin prezentas nun denove en la origina stato de la 16-a jarcento.

Konstruhistorio redakti

Planado redakti

En 1497 post trovo de riĉaj arĝentominoj oni fondis la Novurbon ĉe Ŝrekenbergo (ekde 1501 „St. Annaberg“). La urbokonstruo komenciĝis 1496, la oficiala dokumento pri la urbofondado sekvis en 1497). La urbestro kaj sciencisto Ulrich Rülein von Calw destinis areon da proksimume 100 metrojn supre de la forirejo. Li supozeble elektis la konstruejon konscie tia, ke la preĝejo post finkonstruo – vidate de ĉiuj geografiaj ĉefpunktoj – superregos la urbon. Urbarĥitekturajn kialojn supozeble ankaŭ havis la lokado de masiva turo, kiu laŭvide fermas la straton Große Kirchgasse. Pro konsekvence enkonstruita hejmlanda gnejso la preĝejo adaptiĝas al la malmilda ercmontara pejzaĝo. La masivan, iomete forrifuzan impreson, kiun donas la konstruaĵo de ekstere, ankaŭ substrekas la preskaŭ plena rezigno pri kontraŭfortaj pilastroj, kiuj estis tipaj por malfrugotikaj konstruaĵoj.

Konstruado redakti

 
Preĝejturo
 
Plano

En 1499 komenciĝis la konstruado de la preĝejo, kiun financis la saksa princa kortego per monrimedoj el indulgoleteroj, donacoj kaj el la minekspluato. La konstruon de preĝejo tiel granda iniciatis la tiama landestro, Georgo la Barbulo. Kiom la konstruaĵo estis lia korafero, ankaŭ montras la relikvokolekto, kiun li kunportigis por la preĝejo Sankta Anna, kiu faris la preĝejon celo por pilgrimantoj. Dum la konstruo ligna preĝejo enmeze de la konstruejo hejmigis rapide kreskantan paroĥon. Unuaj konstruestroj de la preĝejo estis Konrad Pflüger kaj Peter Ulrich, kiu antaŭe estis laboranta pri la Maria-Preĝejo en Pirna sude de Dresdeno. En 1512 oni malkonstruis la provizoran lignopreĝejon kaj komencis konstrui tegmenton kaj volbojn.

Post la morto de Peter Ulrich Jacob Haylmann el Schweinfurt estris ekde 1513 la konstruadon. La konceptado de la interno kun la klarkonturaj maŝoripaj volboj kaj la triflanke ĉirkaŭiraj balkonoj montras lian personan stilon. Li finkonstruis la tegmentan konstruaĵon, kiu memporte kuŝas sur la pilastroj kaj la eksteraj muroj kaj per tio estis rimarkinda teĥnika novigo. La volboj nur pli malfrue estis enkonstruataj. Ili do ne havas statikan, sed nur dekoracian funkcion. Malmulte poste oni tegis la tegmenton per kupro. Verkoj precipe de skulptisto Franz Maidburg stampas la internon: la malfrugotika predikejo kaj la galerioreliefoj estas sendube verkoj de lia metiejo. La portalo, en 1518 konstruata por la Malnova Sakristio, kiu estis pli malfrua alkonstruaĵo por la relikvokolekto, ankaŭ devenas de Franz Maidburg. Je tio temas pri la unua verko renesanca en supra Saksujo. Komence de la 1620-aj jaroj ankaŭ ekestis la altaroj, kaj en 1525 la preĝejo estis finkonstruata.

Alikonstruoj redakti

 
Ĉefportalo
 
Preĝejo Sankta Anna en la 19-a jarcento

Dum la ruiniga urbobrulego en la jaro 1604 la tegmento de la urbo estis difektata. Krom tio la konstruaĵo restis plejparte sendifekta. De 1688 ĝis 1692 la preĝejo estis komplete riparata. En 1731 kaj 1813 fulmotrafoj difektis la preĝejon. Post tio la turo ricevis la kapoton laŭ ĝia nuna formo.

De 1875 ĝis 1884 okazis sub la impreso de la historiisma arĥitekturo novgotika aliformado de la interno. La malnovaj butonvitroj estis anstataŭataj per koloraj. Tiutempe ankaŭ enkonstruis la grandan novan orgenon de firmao Walcker. En la 1920-aj jaroj okazis denova surpentrado de la interno. Je tio oni forigis kelkajn novgotikaĵojn kaj atingis entute pli simplan aspekton. Samtempe la preĝejo ricevis sian nunan eksteran formon, ĉar oni forigis la stukon kaj konstruis la grandan enirportalon kun perono ĉe la okcidenta flanko.

Riparado redakti

Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj oni vaste riparis la preĝejon Sankta Anna. En la interno la ĉefa celo estis rekonstrui la originan, malfrugotikan aspekton. Por tio oni forigis kvin farbtavolojn el la jaroj 1688–1691, 1731, 1830, 1881–1884 kaj 1927. Sube la origina elpentraĵo de 1520 parte estis ankoraŭ bone konserviĝinta. Tio ebligis rekonstrui la farbigon en la interno tia, kia ĝi ekzistis en 1525. Kelkloke oni konservis la trovitan staton. La riparado de la interno okazis precipe inter 1975 kaj 1979. Oni ankaŭ riparis elspeze la altarojn same kiel la orgeno de Walcker. La riparlaboroj en la preĝejo finiĝis en 1996. Ankaŭ ĉe la ekstero necesis riparlaboroj, do inter 1973 kaj 1976 oni vaste riparis la eskterajn murojn, la tegmenton kaj la tegmentotrabaron.

Interno kaj ekipaĵo redakti

Volboj redakti

 
Rigardo sur la orgenon kaj la volbon en la meznavo

preĝejo Sankta Anna estas trinava halopreĝejo. La volbo farita de Jacob Haylmann kovras la tutan internon. Por Martin Warnke, aŭtoro de la dua libro de „Geschichte der deutschen Kunst“, ĉi tiu volbo estas la „heroo de la interno“ de la preĝejo. "La volbo“, tekstas Warnke, „sin desolvas de siaj apogiloj kaj prezentas propran montrospacon. La ripoj formas en la flanknavoj esence pli viglajn figuraĵojn. La sespartaj maŝofloroj en la naveraj kampoj de la meznavo ne estas tuj ekkoneblaj, ĉar la ripoj ĉiuj havas la saman transversan sekcaĵon. La okulo devas delimigi la figurojn en ĉiu navero kaj ĉiam denove konturigi. Ĝi povas alordigi ilin al la ŝlosoŝtonoj kun grandaj foliaraj rozetoj el stano, kiuj origine ankoraŭ estis akcentataj per lignaj reliefoj. La separbendoj de la naveroj kondukas la balancan fluon de la maŝoripoj en laŭlongan direkton, dum kiam decaj bendokrestoj ritmigas ĝin en laŭlarĝan direkton. La steloj metas pinton kontraŭ pinto kaj unuiĝas en la laŭlonga domo al florĉeno, kiu strebas al la plata ĉefabsido, en kiun el malalten kondukitaj fenestroj enfluas abunda lumo.“ [1]

Minaltaro redakti

 
Bildotabuloj sur la dorsflanko de la minaltaro

El la diversaj altaroj en la preĝejo Sankta Anna la minaltaro konsekrata en 1521 estas la plej rimarkinda. Ĝi ligas multrilate formojn de gotiko kun influoj de renesanco. Sian altan arthistorian gravecon ĝi atingas per la kvar bildotabuloj sur sia dorsflanko. La verkoj atribuataj al pentristo Hans Hesse impone montras ercmontaran minopejzaĝon kaj ministan vivon antaŭ 500 jaroj. La altaron mendis la ministogildo.

Referencoj redakti

  1. Originalo: Die Wölbung löst sich von ihren Trägern ab und bietet einen eigenen Schauraum an. Die Rippen bilden in den Seitenschiffen wesentlich lebhaftere Figurationen. Die sechsteiligen Schlingen- oder Schleifenblüten in den Jochfeldern des Mittelschiffes sind nicht sogleich zu erkennen, da die Rippen alle den gleichen Querschnitt haben. Das Auge muß die Figuren in jedem Joch ausgrenzen und immer neu herausarbeiten. Es kann sie den Schlußsteinen mit großen, aus Zinn geschnittenen Blattwerkrosetten zuordnen, die ursprünglich noch durch Holzreliefs betont waren. Die Scheidegurte der Joche leiten den schlingernden Fluß der Schleifenrippen in Längsrichtung, während dezente Gurtgrate ihn in Querrichtung rhythmisieren. Die Sterne setzen Spitze gegen Spitze und vereinen sich im Langhaus zu einer Blütenkette, die zur flachen Hauptapsis hinstrebt, in die aus tief herabgeführten Fenstern reichlich Licht einströmt. Tradukita de Longharulo laŭ Martin Warnke: „Geschichte der deutschen Kunst Bd. 2 - Spätmittelalter und Frühe Neuzeit“, Munkeno 1999, p. 27.

Literaturo redakti

  • Hans Burckhardt: Kruzifixe und Kreuzigungsgruppen in der St. Annenkirche zu Annaberg. En: Sächsische Heimatblätter, Heft 6/1981, pj. 275–283.
  • Heinrich Magirius: Die St. Annenkirche zu Annaberg. Berlino, 1985. (Serio Das christliche Denkmal).
  • Heinrich Magirius: St. Annen zu Annaberg. Schnell & Steiner, Munkeno/Zuriko, 1991. (Reihe: Großer Kunstführer).
  • Hans Burckhardt: Dich ruft mein Ton zum Dienst des Herrn ... Schicksale Annaberger Kirchenglocken. Annaberg-Buchholz, 1998.
  • Horst Richter: Restaurierung der St. Annenkirche, Annaberg-Buchholz. Annaberg-Buchholz: Kirchenvorstand St. Annen, 1999.
  • Rolf Kunze: 500 Jahre Annaberg – Die St. Annenkirche, Zeugnis der Blüte bergmännischer Kultur. En: Erzgebirgische Heimatblätter 6/1995, pj. 2–7, ISSN 0232-6078.
  • Wolfgang Buschmann: Der Annaberger Bergaltar - Von den Bergleuten und ihrem Maler Hans Hesse, Der Kinderbuchverlag Berlino, 1982
  • Ariane Grund/ Rainer Dohle: Sankt Annen – Der Bergmannsdom in Annaberg-Buchholz. Chemnitz: Chemnitzer Verlag, 2011. ISBN 978-3-937025-61-2

Eksteraj ligiloj redakti

50.57861111111113.005277777778