St.-Jacobi-preĝejo (Hamburgo)

Preĝejo Sankta Jakobo estas unu el kvin ĉefpreĝejoj de Hamburgo. Malgraŭ multaj ŝanĝoj dumpase de la historio kaj amasaj detruoj dum la dua mondmilito la preĝejo estas unu el la malmultaj konserviĝintaj mezepokaj konstruaĵoj en la urbocentro.

St. Jacobi.
Arp-Schnitger-Orgel

Orgeno redakti

La fama Arp-Schnitger-orgeno el 1693 sur la okcidenta balkono estas kun siaj 60 registroj kaj ĉ. 4.000 fajfiloj la plej granda konserviĝinta baroka orgeno en norda Eŭropo. Ekde 1989 ĝi estis defundamente restaŭrita. Ekde sia solena reinaŭgurado paskon 1993 ĝi estas ĉiudimanĉe aŭdebla en la diservoj.

Por la posteno de unua orgenisto de St.Jacobi komence de la 188-a jarcento ankaŭ kandidatiĝis Johann Sebastian Bach, kiu tamen pro financaj kaŭzoj estis rifuzita far la parokestraro. Post tio Bach iris al Lepsiko.

Literaturo redakti

  • Stefan Kleineschulte: St. Jacobi in Hamburg - mehr als eine Kirche des Mittelalters. In: Mittelalter in Hamburg: Kunstförderer, Burgen, Kirchen, Künstler und Kunstwerke. Hrsg. von Volker Plagemann. Dölling und Galitz, Hamburg 2000.

Eksteraj ligiloj redakti