St. Louis Blues (kanto)

(Alidirektita el St. Louis Blues)

St. Louis Blues ("Bluso pri Sankta Luiso") estas klasika bluso komponita de W. C. Handy.

La unua paĝo de la partituro de St. Louis Blues (1914)

Ĝi estis unu el la unuaj bluskantoj, kiu sukcesis kiel populara kanto. Interpretaĵoj de Sophie Tucker kaj Bessie Smith trans Louis Armstrong, Glenn Miller, Boston Pops Orchestra ĝis Archie Shepp kaj Aki Takase establsi la komponaĵon ĵaza normkanto.

La komponaĵo redakti

La strukturo de la komponaĵo estas nekutima, ĉar de poemo en normala 12-takta blusskemo estas ludata (lamanta), sed ankaŭ enhavas 16-taktan ponton laŭ habanero-ritmon.[1] Dum kiam multaj aliaj bluskantoj estas simplaj kaj ripetoplenaj, „St. Louis Blues“ enhavas multajn reciproke kompletigaj kaj kontrastajn elementojn, simile al klasikaj ragtimo-komponaĵoj. Handy diris, ke dum la verkado de la kanto li celis kombini ragtimo-sinkopigojn kun vera melodio.[2].

Versioj redakti

Bessie Smith, 1929

La unua instrumenta versio devenas de Prince's Orchestra direktata de G. Hepburn Wilson. Ĝi surdiskiĝis la 18-an de decembro 1915, publikiĝis majon 1916 (Columbia #5772) kaj atingis rangon 4 de la usona furoraĵo-listo. La unua kantversio devenas de Al Bernard, pulikigita majon 1919[3] kaj atingis rangon 9. La ĝis nun plej grandan sukceson havis la versio de Marion Harris, ĉar ŝia versio surdiskigita la 16-an de april 1920 post la publikigo aŭguston 1920 dum tri semajnoj staris je rango 1. La W. C. Handy Orchestra de la komponisto nur la 4-an de junio 1923 sonregistris la kanton, publikigis ĝin pli malfrue novembron 1923 ĉe eldonejo Okeh Records atingis per tio rangon 11 de la furoraĵolistoj.

Ĉiuj grandaj ĵazbandoj kaj -interpretistoj surdiskigis dumpase de la jaroj la pecon i.a.(interkrampe registrodato):

Entute estas surlistigitaj 81 verisoj[4], el kiuj 15 akiris furoraĵo-rangon. La kanto intertempe estas publika havaĵo, almenaŭ Handy povis enspezi meze de la 1950-j jaroj ĉiujare 25.000 usonajn dolarojn da tantiemoj.

Referencoj redakti