St. Louis Blues (kanto)
St. Louis Blues ("Bluso pri Sankta Luiso") estas klasika bluso komponita de W. C. Handy.
Ĝi estis unu el la unuaj bluskantoj, kiu sukcesis kiel populara kanto. Interpretaĵoj de Sophie Tucker kaj Bessie Smith trans Louis Armstrong, Glenn Miller, Boston Pops Orchestra ĝis Archie Shepp kaj Aki Takase establsi la komponaĵon ĵaza normkanto.
La komponaĵo
redaktiLa strukturo de la komponaĵo estas nekutima, ĉar de poemo en normala 12-takta blusskemo estas ludata (lamanta), sed ankaŭ enhavas 16-taktan ponton laŭ habanero-ritmon.[1] Dum kiam multaj aliaj bluskantoj estas simplaj kaj ripetoplenaj, „St. Louis Blues“ enhavas multajn reciproke kompletigaj kaj kontrastajn elementojn, simile al klasikaj ragtimo-komponaĵoj. Handy diris, ke dum la verkado de la kanto li celis kombini ragtimo-sinkopigojn kun vera melodio.[2].
Versioj
redaktiLa unua instrumenta versio devenas de Prince's Orchestra direktata de G. Hepburn Wilson. Ĝi surdiskiĝis la 18-an de decembro 1915, publikiĝis majon 1916 (Columbia #5772) kaj atingis rangon 4 de la usona furoraĵo-listo. La unua kantversio devenas de Al Bernard, publikigita majon 1919[3] kaj atingis rangon 9. La ĝis nun plej grandan sukceson havis la versio de Marion Harris, ĉar ŝia versio surdiskigita la 16-an de april 1920 post la publikigo aŭguston 1920 dum tri semajnoj staris je rango 1. La W. C. Handy Orchestra de la komponisto nur la 4-an de junio 1923 sonregistris la kanton, publikigis ĝin pli malfrue novembron 1923 ĉe eldonejo Okeh Records atingis per tio rangon 11 de la furoraĵolistoj.
Ĉiuj grandaj ĵazbandoj kaj -interpretistoj surdiskigis dumpase de la jaroj la pecon i.a.(interkrampe registrodato):
- Original Dixieland Jass Band (Victor 18772-A), (25-an de majo 1921)
- Bessie Smith (kun Louis Armstrong je korneto) (Columbia 14064-D), (14-an de januaro 1925)
- Fats Waller (Victor 20357), (17-an de novembro 1926)
- Louis Armstrong (Okeh 41350), (13-an de decembro 1929)
- Rudy Vallee (Victor 22321), (19-an de februaro 1930)
- Cab Calloway (Brunswick 4936), (24-an de julio 1930, repuglikigita en 1943)
- Mills Brothers (Brunswick 6330), (14-an de aprilo 1932)
- Milton Brown and his Musical Brownies (Decca 5070), (27-an de januaro 1935)
- Boswell Sisters (Brunswick 7467), (28-an de majo 1935)
- Benny Goodman Orchestra (Victor 25411), (21-an de aŭgusto 1936)
- Guy Lombardo (B-Seite von Auld Lang Syne, Decca 2478), (7-an de marto 1939)
- Earl Hines (Boogie Woogie on St. Louis Blues, Bluebird B-10674), (13-an de februaro 1940)
- Glenn Miller (The Army Air Force Band Jazz Tribune, St. Louis Blues-March, RCA-Victor ND 89767), (29-an de oktobro 1943)
- The Delta Rhythm Boys (Victor 20-2462), (novembron de 1947)
- Metronome All-Stars (Billy Eckstine & Teddy Wilson, Lester Young, Max Roach; MGM 11573), (9-an de julio 1953)
Entute estas surlistigitaj 81 verisoj[4], el kiuj 15 akiris furoraĵo-rangon. La kanto intertempe estas publika havaĵo, almenaŭ Handy povis enspezi meze de la 1950-j jaroj ĉiujare 25.000 usonajn dolarojn da tantiemoj.
Referencoj
redakti- ↑ Bohländer, Reclams Jazzführer
- ↑ Tom Morgan, St. Louis Blues (kiel supre)
- ↑ Tim Gracyk/Frank W. Hoffmann, Popular American recording pioneers 1895-1925, 2000, S. 43, ISBN 1-56024-993-5
- ↑ Diskingoteksto pri St. Louis Blues