St. Pölten
Sankt Pölten - en oficialaj dokumentoj kutime mallongigite St. Pölten - estas la ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio. Ĝi ankaŭ estas la administra centro de la distrikto Sankt Pölten-Land, kiu plene ĉirkaŭas la urbon, sed mem konsideriĝas eksterdistrikta urbo kaj do ne mem apartenas al la administra unuo ĉirkaŭanta ĝin. La urbo situas en la centra parto de la federacia lando, iom okcidente de la ŝtata ĉefurbo Vieno, kaj estas parto de la historia regiono Mostviertel [MOSTfirtl] (mosta regiono).
St. Pölten | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3100 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 514 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 512 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 12′ N, 15° 37′ O (mapo)48.215.616666666667Koordinatoj: 48° 12′ N, 15° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 267 m [+] | ||
Areo | 108,44 km² (10 844 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sankt Pölten | |
---|---|
Blazono | Mapo |
![]() |
![]() |
Bazaj faktoj | |
Federacia lando: | Malsupra Aŭstrio |
Distrikto: | eksterdistrikta urbo |
Areo: | 108,52 km² |
Loĝantaro: | 49.121 (jaro 2001) |
Loĝdenso: | 1.312 loĝantoj/km² |
Alteco: | 267 metroj super la marnivelo |
Poŝtkodo: | 3100 |
Telefonkodo: | 02742 |
koordinatoj: | 48° 11' norde 15° 37' oriente |
Aŭtokodo: | P
|
Adreso de la urba administrado: |
Rathausplatz 1, 3100 St. Pölten |
Retejo: | www.st-poelten.gv.at |
Retadreso: | buergerservice@st-poelten.gv.at |
Politiko | |
Ĉefurbestro: | Mag. Matthias Stadler (SPÖ) |
Rilatoj al EsperantoRedakti
La fondon de urba Esperanto-grupo en 1924 iniciatis Hugo Steiner kun Anton Goldmann. En 1953 en la urbo fondiĝis la Mondpaca Esperantista Movado, kiu dum la sekvaj jaroj de la malvarma milito ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.
TurismoRedakti
El Sankt Pölten ekas konata Mariazeller-fervojo.
situo ene de Malsupra Aŭstrio