Malfermi la ĉefan menuon

St. Peter (Hochschwarzwald)

municipo en Germanio
(Alidirektita el St. Peter (Nigra Arbaro))

GeografioRedakti

St. Peter situas en la suda Nigra Arbaro 15 km oriente de Freiburg en la historia regionoa Brisgovio.

HistorioRedakti

La monaĥejo St. Peter estas fondita en la jaro 1093 de Berthold la 2-a, duko de Zähringen, kiel doma klostro kaj tombeja loko. Ĉirkaŭ la klostro evoluis la komunumo St. Peter.

Kiam la rajtoj de la klostro je 1806 estis kasaciitaj kadre de la sekularigo, St. Peter falis al la Granddukejo Baden. Ekde 1952 ĝi apartenas al Baden-Virtembergo

Evoluo de la loĝantaroRedakti

PolitikoRedakti

Komunuma konsilantaroRedakti

La komunuma elekto de la 13-a de junio 2004 havis jenan rezulton:

CDU 76,1 % +22,0 9 seĝoj +2
FWG 23,9 % -22,0 3 seĝoj -2

Ĝemelaj komunumoRedakti

Krome estas amikaj rilatoj al ĉiuj Zähringen-urboj.

Ekonomio kaj infrastrukturoRedakti

Grava labor-branĉo en St. Peter historie estis la produktado de nigra-arbaraj horloĝoj.

KlerigadoRedakti

La klostro de St. Peter estas kleriga Spirita Centro de la diocezo Freiburg. Ĝis 2005 ĝi servis kiel porsacerdota seminario de la arkidiocezo Freiburg en Brisgovio.

Kulturo kaj vidindaĵojRedakti

 
klostra preĝejo

KonstruaĵojRedakti

  • Klostro St. Peter kun baroka preĝejo de Peter Thumb (ekipaĵo de Franz Joseph Spiegler kaj Joseph Anton Feuchtmayer)

NaturoRedakti

La migradvojo Kandelhöhenweg (Oberkirch (Badeno) - Freiburg im Breisgau) gvidas tra St. Peter en la Nigra Arbaro kaj preter multaj belaĵoj de la naturo.

Gravaj personojRedakti

Filoj de la komunumoRedakti

  • Benedikt Kreutz, 1879-1949, pastro, estis prezidanto de la germana katolika karitata asocio Caritas.

Eksteraj ligilojRedakti