Urtijëi

komunumo de Italio
(Alidirektita el St. Ulrich in Gröden)

Urtijëi (jen ladine, germane nomata St. Ulrich in Gröden, itale ekde la unua duono de la 20-a jarcento Ortisei) estas komunumo de Italio.

Urtijëi (St. Ulrich in Gröden, Ortisei)
Urtijëi
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 34′ N, 11° 40′ O (mapo)46.56666666666711.666666666667Koordinatoj: 46° 34′ N, 11° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.230 m
Areo 24 km²
Loĝantaro 4793 (2023)
Loĝdenso 198 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Sacun (St. Jakob, S. Giacomo)
Najbaraj komunumoj Kastelruth, Villnöß, Lajen kaj S. Cristina-Gherdëina
Patrono Sankta Ulriko
Festa tago 4-a de julio
Nomo de loĝantoj gerdëinesi (ladine), Ulricher (germane)
Poŝtkodo 39046
Imposta kodo G140
Kodo laŭ ISTAT 021061
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo gemeinde.stulrich.bz.it
Loko en mapo
vdr

Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 793 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Kastelruth, Villnöß, Lajen kaj S. Cristina-Gherdëina. La komunumo geografie kaj kulture estas parto de la Gardena Valo.

Lingva distribuo redakti

La ĉefa lingvo de la lokaj loĝantoj nek estas la germana nek la itala, sed la ladina lingvo: La plejmulto de la loĝantoj (84%) parolas la ladinan kiel denaska lingvo, 10% parolas denaske la germanan kaj 6% la italan.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la roko Saslonch (jen ladine, germane Langkofel
 
panoramo vala