St John's College (Kembriĝo)

kolegio de la universitato de Kembriĝo

St John's College [sejnt ĜONZ KOleĝ] estas kolegio de la Universitato de Kembriĝo. Sian nomon ĝi ricevis laŭ Johano la Baptisto. La kolegio fondiĝis pere de donaco de Damo Margaret Beaufort, la patrino de la reĝo Henriko la 7-a (Anglio), sed nur du jarojn post ŝia morto, en 1511, la konstruaĵoj kompletiĝis, la kolegio ricevis formalan ĉarton kaj oficiale ekfunkciis la instruado.

St John's College
kolegio de Universitato de Kembriĝo • universitata konstruaĵo
moto Souvent me Souvient
I often remember
/ Remember me often
Mi ofte memoras
/ Memoru min ofte
Informoj
fondodato 1511
fondinto(j) Margaret Beaufort vd
Situo
Geografia situo 52° 12′ 29″ N, 0° 7′ 0″ O (mapo)52.2080555555560.11666666666667Koordinatoj: 52° 12′ 29″ N, 0° 7′ 0″ O (mapo)
lando Britio
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
St John's College (Kembriĝo) (Britio)
St John's College (Kembriĝo) (Britio)
DEC
St John's College (Kembriĝo)
St John's College (Kembriĝo)
Map
St John's College
vdr
la "nova korto" de la kolegio

Inter la kolegiaj studentoj estas la gajnintoj de dek Nobel-premioj,[1] sep ĉefministroj de Britio kaj dek du ĉefepiskopoj de diversaj landoj, almenaŭ du princoj, kaj tri sanktuloj. La romantikisma poeto William Wordsworth studis ĉe la altlernejo, kaj ankaŭ William Wilberforce kaj Thomas Clarkson, la du kontraŭsklavistoj kiuj gvidis la movadon kiu finigis sklavecon en la Brita Imperio.

la kolegia kapelo, planita de la arkitekto George Gilbert Scott

La kolegio estas ankaŭ bone konata pro sia koruso, pro sukcesoj en larĝa vario de interkolegiaj sportaj konkuroj, kaj ĝia ĉiujara maja balo. En 2011 la kolegio festis sian 500-jaran jubileon, okazaĵo interalie markita per vizito de la brita reĝino Elizabeto kaj sia edzo.

Referencoj redakti

  1. Nobel-premiiĝis en 1933 Paul Adrien Maurice Dirac (1902-1984), en 1947 Edward Victor Appleton (1892-1965), en 1951 John Douglas Cockcroft (1897-1967), en 1958 kaj 1980 Frederick Sanger (1918-2013), en 1962 Maurice Wilkins (1916-2004), en 1977 Nevill Francis Mott (1905-1996), en 1979 Abdus Salam (1926-1996), samjare Allan MacLeod Cormack (1924-1998) kaj en 2007 Eric Stark Maskin (1950-nun).

Eksteraj ligiloj redakti