Stacidomo de Antwerpen-Centraal

Antwerpen-Centraal [Antverpeno Centra] estas fervoja stacidomo en la flandra urbo Antverpeno.

Stacidomo de Antwerpen-Centraal
fervoja stacidomo • public building • kapostaciotrairebla stacio • stacidomo de subtera fervojo [+]

LandoBelgio
RegionoFlandrio

SituoAntverpeno
- altecom [+]
- koordinatoj51° 13′ 1″ N, 4° 25′ 16″ O (mapo)51.2169444444444.4211111111111Koordinatoj: 51° 13′ 1″ N, 4° 25′ 16″ O (mapo)
Poŝtkodo2018 [+]

Stacidomo de Antwerpen-Centraal (Belgio)
Stacidomo de Antwerpen-Centraal (Belgio)
DEC
Lokigo de Belgio en mondo
Map
Stacidomo de Antwerpen-Centraal
Vikimedia Komunejo:  Antwerp Central Station [+]
vdr
La ekstero de la stacidomo, fojfoje nomata katedralo, pro ĝia imponeco.

Historio redakti

La unua stacidomo estis la fina haltejo de la fervoja linio inter Meĥleno kaj Antverpeno. La ligna konstruaĵo estis malfermita en majo 1836. Ĝi trovĝis ekster la tiamaj urbomuroj, en la loko kie nun estas Koningin Astridplein. En 1841 la urbo decidis fari truon en la urbmuroj, por ke la urbanoj povu pli facile atingi la stacidomon

En 1854 ĝi estis anstataŭita de alia ligna stacidomo. Ĝi nomiĝis Ooststation (Orienta stacidomo) kaj troviĝis tie, kie nun estas la enirejo de la zoologia ĝardeno.

En 1873 Antwerpen-Centraal iĝis finstacidomo. Ne plu eblis gardi la rektan konekton kun Nederlando tra la urbocentro kaj estis konstruita altigita fervoja linio ĉirkaŭ la urbo.

La nuna (kaj tria) stacidomo estis konstruita inter 1899 kaj 1905. La konstruaĵo konsistas el ŝtala kaja arktegmento, skizita inter 1895 kaj 1899 de inĝeniero Clement Van Bogaert. La arktegmento estas 43 metrojn alta, 186 metrojn longa kaj 66 metrojn larĝa kaj havigas spacon por 10 fervojaj linioj. La bruĝa arkiteko Louis de la Censerie konstruis la stacidomon en stilo eklekta (kombino de stilelementoj el antaŭaj periodoj). De la Censerie inspiriĝis de la stacidomo de Luzern kaj de la Roma Panteono. La stacidomo estis inaŭgurita la 12an de aŭgusto 1905.

Meze de la dudeka jarcento la konstruaĵon minacis malkonstruo pro ĝia malbona stato. En 1975 la stacidomo ekhavis la statuson de protektita monumento kaj renoviĝis poste.[1]

Nord-suda konekto redakti

 
Nivelo +1 de la stacidomo.
 
La nova kvaretaĝa stacidomo.

Antwerpen-Centraal jam de kelkaj jardekoj havis problemon de kapacito. Estis tro malmultaj trakoj kaj la kajoj estis tro mallongaj. Ankaŭ oni jam delonge volis, ke kelkaj trajnoj povu pluveturi rekten al Nederlando. Pro tio ekde majo 1998 ĝis 2006 oni laboris en Antverpeno je la nord-suda konekto. Inter la stacidomoj Antwerpen-Dam kaj Antwerpen-Berchem oni konstruis 1200 metrojn longan tunelon sub Antverpeno kaj la centra stacidomo. Tiel la grandrapidaj trajnoj per alta rapideco povas nun traveturi Antverpenon sen devi reiri. La centra stacidomo nun havas 3 nivelojn kaj 14 kajojn: la nivelo +1 (6 fintrakoj), la nivelo -1 (4 fintrakoj) kaj la nivelo -2 (4 trakoj, el kiuj 2 trairantaj trakoj).

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Donitaĵoj de la urba arkivo de Antverpeno.