Malfermi la ĉefan menuon

Stacidomo de Bruĝo

La Stacidomo de Bruĝo estas la ĉefa stacidomo de la urbo Bruĝo kaj unu el la plej gravaj stacidomoj de Belgio. Estas minimume unu trajno hore al la marbordaj urboj Oostende, Blankenberge kaj Knokke kaj enlanden al Kortrijk, Gent, Bruselo, Lieĝo kaj Antwerpen. La internaciaj ligoj unu post la alia malaperis. Nun restas nur la Thalys al Parizo, sed pro la malaltaj pasaĝernombroj ankaŭ ĝi riskas malaperi.

HistorioRedakti

 
La unua stacidomo je 't Zand.
 
La unua bruĝa stacidomo, rekonstruita en Ronse

En Bruĝo la fervoja epoko komenciĝis je la 12-a de aŭgusto 1838, kun la oficiala inaŭguro de la linio Gent-Bruĝo. Kelkajn semajnojn poste, je la 28-a de aŭgusto, sekvis la konekto al Oostende. La fervojo troviĝis je la nunaj Koning Albert I-laan kaj Hoefijzerlaan. La stacidomo troviĝis je placo 't Zand. Komence nur estis provizora ejo. La unua vera stacidomo estis preta en 1844. Ĝin desegnis Auguste Payen en klasikisma stilo. Pro la konstruo de novaj linioj al Kortrijk (1846-1847), Eeklo kaj Blankenberge (1863) ĝi iĝis tro malgranda. Oni malkonstruis ĝin en 1879 en poste rekonstruis ĝin en Ronse. Tie ĝi ankoraŭ nun troviĝas.

 
La dua stacidomo je 't Zand.

Dua, pli granda stacidomo estis preta en 1886. Ĝi estis konstruita en tiam kutima novgotika stilo de la antverpena arĥitekto Joseph Schadde, kun fera kaj vitra tegmento super la trakoj. Baldaŭ la stacidomo estis konsiderita kiel problemiga, ĉar ĝi apartigis la okcidentajn kvartalojn de la urbocentro kaj malfaciligis trafikon al la najbaraj urbetoj Torhout kaj Gistel. Jam en 1899 estis decido konstrui novan stacidomon ekster la urba remparo.

La laboroj ekis 1910, sed la Unua Mondmilito interrompis ilin. Nur en 1935 ili vere komenciĝis. En 1936 la unuaj trajnoj uzis la eksterurbajn trakojn. La trian bruĝan stacidomon desegnis la arĥitektoj Josse Van Kriekinge (1877-1963) kaj lia filo Maurice (1908-1969 post konkurso. Ĝi ekuziĝis ekde aŭgusto 1938; la inaŭguro okazis je la 1-a de aprilo 1939. La malnova stacidomo je 't Zand estis malkonstruita en 1947-1948.

Ministra decido de la 17-a de julio 2012 leĝe protektis la stacidomon kiel nemoveblaĵan heredaĵojn.[1].

MurpentraĵoRedakti

Ĉefa vidindaĵo de la stacidomo estas la giĉetejo kun granda murpentraĵo (90 , 18 metrojn longa) de René De Pauw (1887-1946). La centra parto montras Bruĝon, ĉirkaŭatan de aliaj okcidentflandraj urboj. Dekstre sube la pentristo bildigis sin mem kaj skribis la titolon de la verko: Myn landekyn ten eere (arkaisma nederlanda lingvo, Honore al mia landeto).

 
Malnova signalejo el 1938-1939, uzita ĝis 2008.
 
Interno de la nova signalejo.

SignalejoRedakti

Ekde 2008 novgeneracia signalejo kontrolas la fervojan trafikon de la suda parto de la provinco.

RenovigoRedakti

En 2007 la stacidomo estis la deka plej grava de Belgio. Ekde 2004 okazis ĝisfunda renovigo kiu pligrandigu la kapaciton kaj plibonigu la komforton de la uzantoj. Je la malantaŭa flanko estis konstruita oficejaro uzata de registaraj instancoj. Ambaŭflanke nun estas grandaj biciklodeponejoj.

Ĉirkaŭaĵo de la stacidomoRedakti

Je la antaŭa flanko la maldekstra alo de la stacidomo estis malkonstruita kaj anstataŭe venis vendejoj. Anstataŭ la iama varstacidomo en 2010 finpretiĝis la unua parto de projekto kun vendejoj, hotelo kaj loĝejoj. En 2015 ekis la laboroj por la dua parto. Ankaŭ en 2015 estu rearanĝataj la bushaltejoj.

Ĉirkaŭ la stacidomo la aŭta, bicikla kaj piediranta trafiko estas tre densa. Je la malantaŭa flanko parto de la laboroj por plifaciligi ĝin jam pretas; por la antaŭa flanko ĝis nun nur estas projektoj.

GalerioRedakti

ReferencoRedakti