Stadiono Pierre-Mauroy
La Stadiono Pierre Mauroy, aŭ franclingve Stade Pierre-Mauroy, estas la plej granda stadiono en la metropola regiono Lille en Francio: ĝi povas gastigi iom pli ol 50 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono situas en la municipo Villeneuve-d’Ascq kaj estis inaŭgurita je la 12-a de aŭgusto 2012. Sian nomon ĝi havas pro Pierre Mauroy, kiu preskaŭ tri jardekojn estis la ĉefurbestro de Lille.
Stadiono Pierre-Mauroy | ||
---|---|---|
Stade Pierre-Mauroy | ||
![]() | ||
Situo | ||
Loko | Villeneuve-d’Ascq, metropola regiono Lille, Francio![]() | |
Geografia situo | 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O (mapo)50.6111111111113.1280555555556Koordinatoj: 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O (mapo) | |
| ||
Datumoj | ||
Konstruadita | 2010 ĝis 2012 | |
Malfermita | la 17-an de aŭgusto 2012 | |
Posedanto | metropola regiono Lille | |
Surfaco | herbo | |
Kosto | 282 milionoj da € | |
Kapacito | 50 083 | |
Dimensioj | 105 x 68 m | |
Luantoj | ||
futbala klubo OSC Lille aliaj sportaj eventoj (vidu tekste) koncertoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Krom futbalo aŭ rugbeo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn kaj okazigi koncertojn aŭ grandajn spektaklojn. Interalie ĝi ekde 2014 estas eventejo de la motorcikla konkuro Supercross Paris-Bercy, en 2014 okazigis la finalon de la tenisa ĉampionado Davis Cup kaj en 2015 la Eŭropan Korbopilkan Ĉampionadon. Inter la 10-a de junio kaj 10-a de julio 2016 ĝi estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.