Stadiono Velodroma

futbala stadiono en Francio

La Stadiono Velodroma, aŭ france Stade Vélodrome, estas la plej granda stadiono en la urbo Marsejlo de Francio: ĝi povas gastigi iom pli ol 67 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. Sekve ĝi estas la plej granda stadiono de sporta klubo en Francio. Pli grandas nur la francia nacia stadiono, la Stadiono de Francio en Saint-Denis. La Stadiono Velodroma apartenas al la urbo Marsejlo kaj estas la hejma stadiono de la futbala klubo Olympique Marseille. Krome ĝi estas regula matĉejo de la franca nacia teamo de rugbeo, kaj estis eventejo de la Monda Ĉampionado de Rugbeo en 1954, 1972, 1984 kaj 2007.

Stadiono Velodroma
Stade Vélodrome
futbala stadiono • 15-rugbeejo • sportejo
Situo
Loko Marsejlo, Francio
 Francio
Geografia situo 43° 16′ 11″ N, 5° 23′ 45″ O (mapo)43.2697222222225.3958333333333Koordinatoj: 43° 16′ 11″ N, 5° 23′ 45″ O (mapo)
Stadiono Velodroma (Bouches-du-Rhône)
Stadiono Velodroma (Bouches-du-Rhône)
DEC
Stadiono Velodroma
Stadiono Velodroma
Stadiono Velodroma
Map
Stadiono Velodroma
Datumoj
Konstruadita 1935 (renovigita en 1984, 1998, 2011–2014)
Malfermita 1937 kaj 2014
Posedanto urbo Marsejlo
Operacianto Arema
Surfaco herbo
Arkitekto Henri Ploquin (1937)
Jean-Pierre Buffi (2014)
Kapacito 67 394
Dimensioj 105 x 68 m
Luantoj
Olympique Marseille
sportaj ĉampionadoj
koncertoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La stadiono estis inaŭgurita je la 13-a de junio 1937, per futbala matĉo inter la unuaj viraj teamoj de la kluboj Olympique Marseille kaj Torino FC, kiu rezultis per 2:1 goloj.

Krom futbalorugbeo, la Stadiono de Francio kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, ekzemple atletiko (ĝis antaŭ 1998 ankaŭ biciklovetkurojn), kaj povas ankaŭ okazigi koncertojn kaj grandajn spektaklojn. Ĝi interalie estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Historio redakti

La origina stadiono kun lokoj por 30 000 spektantoj konstruiĝis pro la Futbala Mondpokalo 1938 kaj inaŭguriĝis en junio 1937. Prepare al la Futbala Mondpokalo 1998 la stadiono renoviĝis kaj estis ampleksigata al kapacito de iom pli ol 60 000 spektantoj. Kvankam la biciklokurejo inter tribunoj kaj la stadionocentra herbejo kadre de tiu pliampleksigo estis forigita kaj la ejo sekve ne plu estas velodromo, la tradician nomon oni tenis.

En decembro 2005 la urbestro de Marsejlo prezentis planon por plia ampleksigo de la stadiono ĝis kapacito de 80 000 spektantoj. Tiuj planoj tamen estis forte kritikataj per granda parto de la urbanaro, kiu konsideris la kostojn tro grandaj. Pro tiu kritiko la planoj ne realiĝis. En la matĉo de la teamoj de Olympique Marseille kaj Liverpool FC kadre de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA la 11-an de decembro 2007 unuafoje plenis ĉiuj 60 031 lokoj por spektantoj. Por la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016 oni tamen realigis modestan pliampleskigon al iom pli ol 67 000 spektantoj. Krome aldoniĝis nova ĉirkaŭa vendejaro.

Eksteraj ligiloj redakti

 
"koreografio de spektantoj" en la stadiono en aprilo 2015