Stamford Raffles

Sir Thomas Stamford Bingley RAFFLES, FRS (6a de julio 17815a de julio 1826) estis brita politikisto, konata ĉefe pro sia fondo de la urbo Singapuro (nune urboŝtato Respubliko Singapuro). Li estas ofte priskribata kiel la "Patro de Singapuro". Li estis ankaŭ engaĝita en la la konkero de la Indonezia insulo Javo el nederlandaj kaj francaj trupoj dum la Napoleonaj Militoj kaj kontribuis al etendo de la Brita Imperio. En 1823, li fondis la unuan lernejon de Singapuro, kiun li nomis "Singapore Institution", aŭ la Singapura Institucio, kaj post lia morto en 1826, la lernejo estis renomita "Raffles Institution". Li estis ankaŭ amatora verkisto kaj verkis libron titole History of Java (1817).

Stamford Raffles
Governor-General of the Dutch East Indies
StamfordRaffles.jpeg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1781 (1781-07-06)
en Jamajko
Morto 5-an de julio 1826 (1826-07-05) (44-jara)
en Londono
Mortis pro apopleksio [#]
Tombo Londono [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Londono [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Familio
Patro Benjamin Raffles [#]
Patrino Anne Lyde [#]
Edz(in)o Olivia Mariamne Devenish • Sophia, Lady Raffles [#]
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • politikisto • vojaĝisto [#]
Laborkampo plantoscienco [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr