Stan Kenton

usona muzikisto

Stanley Newcomb (Stan) KENTON (naskiĝis la 15-a de decembro, 1911, mortis la 25-a de aŭgusto, 1979), estis usona ĵaza pianisto, kantisto, kaj bandmajstro konata por liaj novenkondukaĵoj en ĵaza muziko.

Stan Kenton
Persona informo
Naskonomo Stanley Newcomb Kenton
Naskiĝo 15-an de decembro 1911 (1911-12-15)
en Wichita
Morto 25-an de aŭgusto 1979 (1979-08-25) (67-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo apopleksio
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Bell High School
Okupo
Okupo pianistobandestrodirigentokomponisto • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
vdr

Kenton naskiĝis en Wichita, Kansaso, sed li kreskis en Los-Anĝeleso, Kalifornio. Li lernis pianon kiel infano el lia patrino, el Frank Hurst, kaj el Earl Hines. En 1933 Everett Hoagland dungis Kenton kiel pianisto en lia bando tio ludis ĉe la Rendevua Balĉambro en Balboa Marbordo, Kalifornio. Kenton laboris kun Gus Arnheim, Vido Musso, kaj la NBC radistacia doma bando.

En 1941 li formis lian propran bandon. Li iras en la San-Jacintaj Montojn, orienta de Los-Anĝeleso, al Idylwild, malgranda urbeto kun lia edzino, Violet. Tie, li skribis la komponaĵojn kaj aranĝaĵojn por nova bando. Inter aliaj, li verkis Artistry in Rhythm (arteco en ritmo) kio estiĝis la temkanto por tuto de liaj bandoj. La bando ludis ĝian unuan daton ĉe la Rendevua Balĉambro en 1941.

Li komponis kaj aranĝis multan de la muziko por lia bando de mem. Li uzis ĉie el 19 ol 23 muzikistojn ĉe tempo. Aliaj verkistoj kaj aranĝistoj verkis por la bando tia kiel Gene Roland, Pete Rugolo, W. A. Mathieu, kaj Ken Hanna. La muziko uzis forta latunajn sekciojn kaj nekutimajn saksofonajn voĉaĵojn. Emfazi lian amon por ekspermentado, li nomis liajn bandojn: "Innovations Orchestra" (Novenkondukaĵaj Orkestro), "Neophonic Orchestra" (Neofonia Orkestro) kaj "Mellophonium Orchestra" (Melofonia Orkestro).

June Christy, Lee Konitz, Gerry Mulligan, Maynard Ferguson, Kai Winding, Art Pepper, Shelly Manne, kaj Buddy Childers estis notindaj bandaj membroj.

La muziko de Kenton ŝangis kun la tempoj. Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li aldonis elementojn el klasika muziko kaj antaŭ rokajn ritmojn. Lia fina ludado estis en augusto, 1978, unu jaro antaŭ li mortis.