Flagportanto

(Alidirektita el Standardisto)

En militista etoso, Flagportanto, FlagoportantoStandardportisto estas tiu kiu portas la flagon de la militista unuo, ĉu roto, regimento ktp., kio estas konsiderata granda honoro. En difinitaj okazoj oni elketas por tiu posteno plaj altan, fortikan aŭ eĉ belaspektan anon.

Flagoportanto de Fajroestingistoj - Brazilo.

La sama posteno funkcias ankaŭ en aliaj etosoj, kiaj en sportoj (ekzemple por la inaŭgura ceremonio de Olimpikoj, atletiko kaj aliaj konkurencoj). Tiuokaze kutime oni elektas faman atleton.

En Argentino, Kostariko, Gvatemalo, Ekvadoro, Paragvajo kaj Urugvajo, la flagoportanto estas tiu lernanto kiu elstaris pro kvalifiko, konduto aŭ aliaj meritoj, kaj tiele ricevas la honoro porti la ŝtatan flagon en la lernejaj ceremonioj.

En kelkaj landoj Standardisto estas la soldata rango komparebla al Adjutanto. En la mezepoko ĝi estis nobla titolo kaj oficejo