Stanisław Ignacy Witkiewicz

Stanisław Ignacy WITKIEWICZ [vitKJEviĉ], konata sub la pseŭdonimo Witkacy (naskiĝis la 24-an de februaro 1885 en [Varsovio]], mortis la 18-an de septembro 1939 en Jeziory, Pollando) estis pola filozofo, verkisto, pentristo, fotisto kaj poeto.

Stanisław Ignacy Witkiewicz
Stanislaw Ignacy Witkiewicz (Napoleon) - Tadeusz Langier.jpg
Persona informo
Stanisław Ignacy Witkiewicz
Naskiĝo 24-an de februaro 1885 (1885-02-24)
en Varsovio
Morto 18-an de septembro 1939 (1939-09-18) (54-jara)
en Velyki Ozera
Mortis pro ĝismorta sangoperdo [#]
Lingvoj pola [#]
Loĝloko Sankt-PeterburgoVarsovioZakopaneLvivoKrakovoParizo • Lovran • Londono • Srilanko • Moskvo • Velyki Ozera • Katowice [#]
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoRusia ImperioPollando [#]
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow [#]
Subskribo Stanisław Ignacy Witkiewicz
Familio
Dinastio Q63531759 [#]
Patro Stanisław Witkiewicz [#]
Patrino Maria Witkiewiczowa [#]
Edz(in)o Jadwiga Witkiewiczowa [#]
Amkunulo Jadwiga Janczewska [#]
Profesio
Alia nomo Witkacy • Stanisław Ignacy Witkacy [#]
Okupo dramaturgofilozofoverkistofotisto • pentristo • poeto • artoteoriisto • arthistoriisto [#]
Laborkampo beletro • pentradodesegnaĵo [#]
Aktiva dum 1905–1939 [#]
Verkado
Verkoj Q9351396 [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li estis filo de Stanisław Witkiewicz kaj Maria Pietrzkiewicz, naskiĝis en Varsovio en nobelara familio. La dato de lia naskiĝo estas duba - laŭ oficialaj dokumentoj li naskiĝis la 24-an de marto, la saman daton oni enskribis en dokumentojn dum la bapto. Tamen la familio kaj Witkiewicz mem festis sian naskiĝdatrevenon la 24-an de februaro.

Li neniam vizitadis lernejon, pri lia klerigo okupiĝis la patro, invitanta hejmen la plej bonajn instruistojn. Danke al la patro, la juna Stanisław Ignacy tre interesiĝis pri arto kaj literaturo, estis homo sendependema kaj ofte ribelema kontraŭ patraj konsiloj.

Liaj amikoj estis interalie Leon Chwistek - fama pentristo kaj matematikisto de Lviva Universitato, Tadeusz Szymberski - intermilita poeto kaj Bronisław Malinowski - mondfama antropologo kun kiu Witkiewicz vojaĝis al Trobriand-insuloj kiel fotisto. Per la vojaĝo Malinowski volis lin konsoli post la sinmortigo de Jadwiga Janczewska, la fianĉino de Witkiewicz.

Post la reveno de Aŭstralio, Witkiewicz servis en la cara armeo, en regimento, kiu antaŭe subpremis polajn ribelojn en la jaroj 1830 kaj 1863. Li batalis dum la 1-a mondmilito kaj estis vundita dum sturma atako al aŭstraj trupoj. Post la Oktobra Revolucio, kiun li travivis en Peterburgo, li revenis al Pollando. Spertoj de la revolucio profunde influis liajn verkojn - pesimismajn respegulojn de la bolŝevika revolucio kaj de naskiĝo de naziismo en Germanio. Forton kaj sorton de "blinda popolamaso", gvidatan de lertaj demagogoj, Witkacy priskribis en siaj dramoj (ekz. en Ŝuistoj).

Witkiewicz en EsperantoRedakti

  • en Esperanto aperis, en la traduko de Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik kaj Walter Żelazny, la dramo Ŝuistoj. Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoko, 2021.