Stanisław Jerzy Lec

pola verkisto

Stanisław Jerzy LEC, literatura pseŭdonimo Stach, reale barono Stanisław Jerzy de Tusch-Letz (naskiĝis la 6-an de marto 1909 en Lvivo, mortis la 7-an de majo 1966 en Varsovio) estis pola poeto, satiristo kaj aforisto.

Stanisław Jerzy Lec
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1909 (1909-03-06)
en Lvivo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 7-an de majo 1966 (1966-05-07) (57-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioPola Popola RespublikoPollando
Alma mater Jura Fakultato de Lviva Universitato • Lviva Universitato
Okupo
Okupo verkisto • poeto • aforisto
Verkoj Nekombitaj pensoj
vdr
La tombo de Lec ĉe la Armea Tombejo Powązki en Varsovio

Vivo redakti

Lec devenis el nobeligita juda familio, li estis filo de barono Benon de Tusch-Letz kaj Adela Safrin. Li frekventis lernejojn en Lvivo kaj Vieno, abiturientiĝis en 1927 en Lvivo, komencis la studojn en la Universitato Jan Kazimierz, la unuan jaron ĉe pollingvistiko, kaj poste studis juron. Li diplomiĝis en 1933.

En 1928 Lec debutis per la poemo Wiosna (Printempo) en la krakova revuo IKC. Poste, dum la tuta intermilita periodo, li estis ligita kun la maldekstra gazetaro. Li verkis ĉiutagan tribunalan felietonon en Przegląd Popularny (Populara Revuo)[1].

En la jaroj 1939–1941 li restis en Lvivo, kie li aliĝis al la Unio de Sovetiaj Verkistoj de Ukrainio. La 19-an de novembro 1939 li subskribis deklaron de polaj verkistoj, kiu bonvenigis la aneksadon de Okcidenta Ukrainio al Sovetia Ukrainio. Aro da liaj verkoj el tiu periodo kongruas kun la atendoj de la sovetiaj instancoj, interalie la unua pola poemo pri Stalin[2]. Por la gazeto Czerwony Sztandar (Ruĝa Standardo) li publikigis tekstojn por satiraj desegnaĵoj de Franciszek Parecki. Poste Lec estis kaptito en la nazia koncentrejo de Lvivo ĉe Janowska kaj en Ternopilo; post kiam li eskapis el la ternopila koncentrejo en uniformo de SS-ano, li membris en Pola Partio Laborista. Lec estis soldato de Popola Gvardio kaj Pola Popola Armeo. Li partoprenis en partizanaj bataloj, inter ili la batalon de Rąblów. En Pruszków li publikigis la periodaĵon Żołnierz w boju (Soldato batalanta), organo de Popola Gvardio (poste Popola Armeo)[3].

En Pola Popola Armeo li atingis la rangon de majoro. De 1946 ĝis 1950 Lec estis gazetara ataŝeo en Vieno, poste li elmigris al Israelo por du jaroj. En la etoso de skandalo li revenis al Pollando en 1952; liaj verkoj estis cenzuritaj ĝis 1956 kaj retiritaj el bibliotekoj. Tiam li publikigis inter aliaj en la semajngazeto Świat (Mondo).

Lec kapablis eksterordinare trafe komenti tiutempajn sociajn kaj politikajn okazaĵojn uzante la formon de antikvaj proverboj, akrajn ŝercojn, vortludojn, lingvajn kaj poeziajn konceptojn. Li estis la aŭtoro de la aforismaroj Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj, 1957) kaj Myśli nieuczesane Nowe (Nekombitaj pensoj Novaj, 1964), tradukitaj en plurajn lingvojn[4].

Lec edziĝis dufoje: kun Elżbieta Rusiewicz li havis la filon Jan kaj la filinon Małgorzata, kaj kun Krystyna Świętońska – la filon Tomasz.

Li estis entombigita ĉe la Armea Tombejo Powązki (sekcio C2-6-18). Lia aforismo estas ĉizita sur la tomboŝtono: Ne estas facile vivi post la morto. Kelkfoje oni devas malŝpari por tio sian tutan vivon.

Medaloj redakti

  • Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta
  • Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta
  • Kruco de Kuraĝuloj
  • Partizana Kruco
  • Medalo por Varsovio 1939–1945
  • Medalo de Venko kaj Libereco 1945

Kolektoj de verkoj redakti

  • Barwy (1933)
  • Spacer cynika (1946)
  • Notatnik polowy (1946)
  • Życie jest fraszką (1948)
  • Nowe wiersze (1950)
  • Rękopis jerozolimski (1956)
  • Myśli nieuczesane (1957)
  • Z tysiąca i jednej fraszki (1959)
  • Kpię i pytam o drogę (1959)
  • Do Abla i Kaina (1961)
  • List gończy (1963)
  • Myśli nieuczesane nowe (1964)
  • Poema gotowe do skoku (1964)
  • Myśli nieuczesane wszystkie (2007)

En Esperanto aperis redakti

Piednotoj redakti

  1. Olgierd Budrewicz "Zdumiewająca Warszawa", eld. Interpress 1968, p. 333
  2. [https://tygodnik.tvp.pl/49809565/orla-zamienili-na-sierp-i-mlot-zdrade-nazwali-przyjaznia-polscy-literaci-artysci-po-17-wrzesnia-1939 TVP.pl
  3. Olgierd Budrewicz "Zdumiewająca Warszawa" Wydawnictwo Interpress 1968, str. 333
  4. Станислав Ежи Лец. Непричёсанные мысли. Фрашки. Маленькие мифы. Электр.издание, испр. и дополн. СПб.2015. Карикатуры Шимона Кобылиньского. Перевод с польского, состав, вст. статья и прим. Максима Малькова. 525 стр.
  5. Nekombitaj pensoj en la biblioteko-katalogo de la universitato IULM
  6. Cenzura PRL, posłowie Zbigniew Żmigrodzki, Wrocław 2002, s. 24.
  7. Dia-pozytyw: Ludzie Sylwetki Biografie
  8. Jacek Trznadel, Kolaboranci. Tadeusz Boy-Żeleński i grupa komunistycznych pisarzy we Lwowie 1939-1941, Komorów 1998, p. 81.
  9. Piewcy zbrodni, "Nasz Dziennik, 22.07.2002
  10. Współcześni polscy pisarze i badacze literatury. Słownik biobibliograficzny, T. 5, pod red. J. Czachowskiej, A. Szałagan, Warszawa 1997, p. 23

Bibliografio redakti

  • Krzysztof Masłoń, Majstro de la konciza formo, Rzeczpospolita, 9–10 de decembro 2006, p. A13
  • Pola Biografia Vortaro vol. 16, Vroclavo-Varsovio-Krakovo 1971