Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Stanislao de Krakovo.

Stanisław KOSTKA, esperante "Stanislao Kostka", (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1550 en Rostkowo, Mazovio, mortinta la 15-an de aŭgusto 1568 en Romo) estis pola nobelo kaj sanktulo. Li mortis dum sia unua jaro de novicado kaj estis la unua ano de la jezuitoj, kiu sanktuliĝis. Li estas patrono de Pollando kaj ankaǔ de jezuitaj novicoj, studentoj kaj junularo. Lia liturgia festotago estas la 13-a de novembro.

Sankta
Stanisław Kostka
Persona informo
Stanisław Kostka
Naskiĝo 28-an de oktobro 1550 (1550-10-28)
en Rostkowo, powiat przasnyski
Morto 15-an de aŭgusto 1568 (1568-08-15) (17-jaraĝa)
en Romo
Tombo Sant'Andrea al Quirinale vd
Religio katolikismokatolika eklezio vd
Etno polojBlankulo vd
Lingvoj polagermanaitalalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Pollando (1385–1569) vd
Alma mater Akademisches Gymnasium (Vieno) • Novitiate of Sant'Andrea al Quirinale vd
Familio
Dinastio Q28701809 vd
Patro Jan Kostka vd
Gefratoj Paweł Kostka vd
Profesio
Okupo Catholic seminarian • religiulo • mistikulo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stanislao Kostka mortanta

Vivo redakti

Estante la plej juna infano de Jan Kostka, pola nobelo, Stanislao ege influitis per la pieco de la patrino, kiu tre veneradis la sanktan nomon de Jesuo. Baldaŭ la knabo mem influitis de tia pieco. Laŭdire unu el la unuaj voloj de li esprimitaj estis dediĉemo al Dio. Ofte liaj gepatroj nomis lin anĝelo. De privata instruisto li edukitis ankaŭ science. La gepatroj sendis lin 12-jara al Vieno en lernejon, kies zorgon imperiestro Ferdinando la 1-a komendis al la jezuitoj. Inter multaj gelernantoj li denove elstaris piece kaj lerneme. Jam tiam dum mespartopreno okazis mistikaj momentoj. Stanislao flegis studi preĝante kaj preĝi studante. En ĉiuj linioj skribitaj li enmetis ion je la honoro de Dio respektive de la Virgulino. Kiam li aŭdis pekan diron li kvazaŭ aŭtomate skuitis. En 1565, post la fermo de la lernejo, li devis resti kune kun la frato Paul kaj instruisto ĉe privata loĝejo de protestanto. Tio ankoraŭ plifortigis lian emon je katolikaĵoj. Ofte li komuniis. La frato pli kaj pli malkomprenis la vivostilon de Stanislao, kion Stanislao humile toleris dum tri jaroj. Li eĉ konvinkitis lerni la dancadon. Ĉiutage li, ankoraŭ antaŭ la komenciĝo de la lecionoj, vizitis preĝejon. Ĉiu vespero antaŭ komuni-tago estis por li memkompreneble fastotempo.

Je la fino de la jaro 1566 li malsaniĝis. Kiam oni ne volis doni al li unkton li havis vizion de Sankta Barbaro. Alian tempon li vidis la Virgulinon kun la infano Jesuo, kiu ordonis la li eniri la ordenon de la jezuitoj. En Vieno oni ne permesis lian ordeneniron pro manko de gepatra konsento. Ankaŭ kardinalo Comendone petite ne helpis plenumi la volon. Do Stanislau planis fuĝi el Vieno por peti aliloke la jezuitiĝon. Kiam la frato denove punis lin, Stanislau koleriĝante respondecigis lin pri la forirodevo. Sekve la tie torturita Stanislao donacis siajn plej belajn vestaĵojn al malariĉuloj kaj foriris. En skribitaĵo postlasita oni povis legi liajn kaŭzojn. Oni sekvis lin sed li restis nekonata pro alivestiĝo. Feliĉe li venis al Augsburg kie li intencis viziti Petrus Canisius; informite ke Canisius estus en Dillingen li kontinuigis la vojaĝon. Fakte Stanislao akceptitis en la monakejo de Dillingen, sed ne por fari la novicadon. Li rajtis esti simpla servisto. Post tri semajnoj da humiligaj laboroj (la servitaj personoj memkompreneble ne sciis ion pri ties nobla deveno) li senditis al Romo. Tie permesis al li la ordena generalo Francisko Borgia, pro rekomenda letero de Canisius, la aliĝon.

Akcepto ordena redakti

Kiam alvenis letero de la patro kun la postulo je tuja forsendo de la filo disde la monakejo, Stanislao diris ke li preferus metiĝon en ĉenojn kaj skribis respondleteron al la patro. Per ĉio tia la ordena generalo klarege vidis la ĝustecon de la akcepto de Stanislao. Baldaŭ li iĝis modelo por ĉiuj. De tempo al tempo Stanislao esprimis la volon esti sendita al Hindio por misii. Sed la dia providenco agis alie. Unu tagon li informis la samordeanojn ke li baldaŭ mortus. Tiu sento estis post prelego kiun Canisius faris pri la konsolo de bona morto dum restado en Romo (li venigitis fare de papo Paŭlo la 4-a pro diversaj ekleziaj aferoj). Stanislao skribis eĉ leteron al la Dipatrino mem per kiu li petis feliĉan mortohoron. Kiam li baldaŭ poste malsaniĝis je febro kaj devis enlitiĝi, li plurfoje deklaris ne plu povi forlasi la liton. Li entombigitis en la Kirko Sankta Andreo de ĉe Monte Cavallo. Kiam post du jaroj malfermitis la tombo, lia kadavro trovitis nedamaĝita kaj bonodora. Soldatoj batalantaj kontraŭ la Turkoj en 1571 Batalo de Lepanto laŭdire vidis enĉiele ĉaron brilan en kiuj veturis Stanislao kun la Dipatrino. Ankaŭ pluraj urboj minacataj per epidemioj kaj fajregoj netrafitis post preĝado antaŭ Stanislao. Sub papo Paŭlo la 5-a faritis lia beatigo, sub Benedikto la 13-a en la 31.12.1726 la sanktigo.

Bildoj de li montras la junulon en jezuita froko kun el la brusto elvenantaj flamoj; aliaj substrekas lian komunion donacitan per la anĝeloj aŭ la viziojn de la Virgulino. Li estas patrono de Pollando kaj aparte de la urboj Varsovio, Poznano, Lublin kaj Lvivo. Ekster tio li estas patrono de ls studantaj junuloj.

Fonto redakti

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 5. Augsburg 1882, p. 356-360, kio legeblas tie ĉi interrete.